Plain (dinastio)

dinastio en Salcburgio

La grafoj de Plain (ankaŭ: Pleien, Pleyen, Blainn, Plagen, Plaigen, Pleigin; de Plagio, de Plagin, de Plaie, de Pleige; Plainer) venis jam antaŭ 800 disde Francujo al Noricum. Tie ili apartiĝis je kvar triboj kiuj disvastiĝas en la regionoj de Salcburgio kaj Berchtesgadener Land.

blazonoj de la grafoj de Plain
kutima sidejo Plainburg en Großgmain

Montras ilia blazono sur nigro oran leonon. Sur la kasko kun nigraj-arĝentaj supro troviĝas dukolora (nigra/arĝenta) hundo.[1] La kutima sidejo estis la burgo Plainburg en Großgmain kiun starigis Werigand ĉirkaŭ 1100. Li estis la unua grafo portanta ĉi nomon. Krome li fondis en 1123 la klostron de Höglwörth. Lia filo Liutold la 1-a († 1164) estis vokto de Arkiabatejo Sankta Petro kaj de Frauenchiemsee. Ties filo Liupolt sukcese sturmprenis Salcburgon, laŭ komisio de imperiestro Frederiko la 1-a.

La lastaj grafoj estis Oto la 2-a († 1260) kaj ties frato Konrado la 3-a († 1260), post kiuj ĉi linio formortis.

Aliaj posedaĵoj de la senjoroj de Plain troviĝis je: Finkenegg (Stocking), Neudorf (Stocking), Oberhausen (Bayerisch Gmain), Pielach (Melk), Rohr (Ragnitz), Sooß (Hürm), Sankt Georgen an der Stiefing, Schwarzenau (Malsupra Aŭstrio), Orth an der Donau, Schrems.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Moriz Maria von Weitenhiller: "Der Salzburgische Adel", ĉe: Siebmacher's großes Wappenbuch. Volumo 4, 6. Abteilung, Nürnberg 1883, p. 49–50.