Komrat

(Alidirektita el Komrato)

Komrat (rumane Comrat; gagauze Komrat; ruse Комрат), aŭ esperantigite Komrato, estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Gagauzio en la sudo de la Respubliko de Moldavio. La sepa plej granda urbo en la lando (escepte de Ĉednestrio) kun 20.113 de loĝantoj laŭ censo de 2014 jaro [1][2] estas plejparte loĝata de Gagauzoj. Iuj fabrikoj prilaboras agrikulturajn produktojn.

Komrat
urbo • municipality of Moldova

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo MD-3800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 113  (2014) [+]
Loĝdenso 1 226 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 18′ N, 28° 39′ O (mapo)46.30027777777828.657222222222Koordinatoj: 46° 18′ N, 28° 39′ O (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Areo 16,4 km² (1 640 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Komrat (Moldavio)
Komrat (Moldavio)
DEC
Komrat
Komrat
Situo de Komrat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Comrat [+]
vdr

Historio redakti

 
Rudimentoj de malnova vilaĝa arkitekturo en la centro. Tipe estas la aliru al la stokejo antaŭ la enirejoj de la domoj.
 
Registara sidejo de la aŭtonoma regiono Gaugazio.

Komrat estas plej konata kiel la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Gagauzio. La Gagauzoj estis longdaŭre diskriminaciita grupo kaj krom iuj klopodoj en la 1920-aj jaroj/1930-aj jaroj kaj la malfermo de kelkaj lernejoj en la gagauza lingvo en la 1950-aj jaroj, ili trovis relative malmulte da kultura sendependeco. Kun la kolapso de Sovetunio, kultura movado aperis en Gagauzio (samtempe kun alvokoj de la intelektularo por reformoj en Chișinău en 1998/1999), kiu postulis sendependecon. Tio okazigis la politikan grupon Gagauz Halkı ("Gagauzaj homoj") en Komrat en 1989, kiu konsistis el pluraj membroj de la regiona administracio kaj agis kiel reprezentanto de la interesoj de la Gagauzoj. Ĉar la politikaj streĉiĝoj inter la moldava partio Frontul Popular din Moldavio ("Popola Fronto de Moldavio") fondita en 1989 kaj la rusa registaro pliiĝis, la Gagauzaj estroj, kiuj antaŭe partoprenis la starigon de la Frontul Popola kun reprezentanto, decidis krei en aŭtuno 1989. aŭtonoman respublikon. La Gagaŭa Sovetia Socialisma Respubliko, bazita en Komrat, deklaris sendependecon en aŭgusto 1990. La registara estro estis Stepan Topal, iama civila inĝeniero, kiu regis super la grupo Gagauz Halkı. Streĉiĝoj inter la Moskva Gagauzo kaj la Frontul Populara pliiĝis kun la deklaro de sendependeco de Moldavio en 1991. Nur la venko de la Partidul Agrar din Moldavio (PAM) en la parlamentaj elektoj de 1994, kiuj celis plibonigi la rilatojn kun Rusio, finfine malfermis la vojon al interkonsento kun la separatistaj Gagauzoj, kiuj rezignis kompletan sendependecon[3]. La aŭtonoma regiono Gagauz Yeri ("Gagauza lando") ene de Moldavio, fondita en decembro 1994, konsistas el la tri urboj Komrat kiel ĉefurbo, Ceadîr-Lunga, Vulcănești kaj du dekduaj da vilaĝoj, kies setlejo estas dividita en plurajn partojn kaj estas regata de elektita regiona asembleo, kiu havas grandann sendependecon.

Egalrajtaj oficialaj lingvoj estas la gagauza, kiu estis nur parolata interlingvo en la soveta tempo, la rusa kaj la rumana[4]. Pro interkonsentito en 1994 inter la centra registaro kaj la Gagauzoj, oni plivastigsi la Gagauzan universitaton kiu malfermiĝis en 2002 kiel Ŝtata Universitato.

Kontraste al la regiono de Ĉednestrio, kiu en la sovetia epoko disvolviĝis kiel ĉefa loko por la peza industrio kaj energiproduktado, Gagauzio restas ankoraŭ unu el la plej malriĉaj regionoj en Moldavio kaj finance dependas de Chișinău. Komrat ricevis subtenon de Bulgario kaj Turkio, precipe por helpi konstrui la universitaton[5] Turkio ankaŭ sponsoris bibliotekon nomatan laŭ Ataturk[6].

Servoj redakti

Ĝemeliĝoj redakti

Komrat ĝemeliĝi kun la jenaj urboj:

Demografio redakti

Etna strukturo redakti

Etna strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[9]:

Etno Kvanto de homoj %
Gagauzoj 14.912 74,14%
Moldavoj 1769 8,79%
Rusoj 1287 6.39%
Ukrainoj 741 3,68%
Bulgaroj 865 4,30%
Ciganoj 86 0,42%
Aliaj etnoj 197 0,97%
Nekonate 256 1,27%
Sume 20.113 100%

Lingva strukturo redakti

Lingva strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[10]:

Lingvo Kvanto de hejmparolantoj %
Gagauza 2680 13.32%
Rumana 302 1.50%
Rusa 16.439 81.73%
Ukraina 7 0.03%
Bulgara 25 0.12%
Cigana 18 0.08%
Aliaj lingvoj 33 0.16%
Plurlingvuloj 609 3.02%
Sume 20.113 100%

Bibliografio redakti

  • Klaus Bochmann, Vasile Dumbrava, Dietmar Müller, Viktoria Reinhardt (eld.): Die Republik Moldau. Republica Moldova. Ein Handbuch. Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2012, ISBN 978-3-86583-557-4
  • Comrat. En: Andrei Brezianu, Vlad Spânu: The A to Z of Moldova. The Scarecrow Press, Lanham/Toronto/Plymouth 2010, p. 99
  • Charles King: The Moldovans. Romania, Russia, and the Politics of Culture. Hoover Institution Press, Stanford University, Stanford (CA) 2000

Ekstera ligilo redakti

(rusa) Oficiala urba retejo: comrat.md

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Comrat en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm
  2. (rumana) Numărul populaţiei stabile al Republicii Moldova la 1 ianuarie 2014, în profil teritorial. Biroul Național de Statistică al Republicii Moldova.
  3. Charles King: Moldovan Identity and the Politics of Pan-Romanianism, 2000, paĝoj 215–217
  4. Gagauz Yeri. En: Andrei Brezianu, Vlad Spânu: The A to Z of Moldova, 2010, paĝo 159
  5. Charles King: Moldovan Identity and the Politics of Pan-Romanianism. En: Slavic Review, Vol. 53, n-ro. somero 1994, paĝoj 345–368 (ĉi tie 362)
  6. Andrei Avram: Die gagausische Gesellschaft. En: Klaus Bochmann k.a. (eld.): Die Republik Moldau, 2012, paĝo 567
  7. (md) Комрат и чадыр-лунга стали городами-побратимами Arkivigite je 2018-02-10 per la retarkivo Wayback Machine, 1970, Gagauzinfo.md
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-01. Alirita 2020-02-17.
  9. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm
  10. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm