Komunumaro Bernkastel-Kues
komunumaro en Rejnlando-Palatinato
La komunumaro Bernkastel-Kues - germane Verbandsgemeinde Bernkastel-Kues [ferBANTSgemajnde BERNkastl-KU:S], mallonge VG Bernkastel-Kues - estas administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Bernkastel-Kues. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 28 230 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
VG Bernkastel-Kues | ||||||
| ||||||
komunumaro | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Bernkastel-Wittlich | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | WIL | |||||
Oficiala Municipokodo | 072315001 | |||||
Subdivido | 20 urboj kaj komunumoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ulf Hangert | |||||
Titolo de komunumestro | Verbandsbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Gestade 18 54470 Bernkastel-Kues | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 28230 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 55′ N, 7° 4′ O (mapo)49.9161111111117.0694444444444Koordinatoj: 49° 55′ N, 7° 4′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 110 m | |||||
Areo | 249 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.bernkastel-kues.de/ | |||||