Samtgemeinde Lathen

komunumaro en Malsupra Saksio
(Alidirektita el Komunumaro Lathen)

Samtgemeinde Lathen estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland, rekte ĉe la limo al Nederlando. Administra centro estas la komunumo Lathen. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 12416 loĝantojn.

Samtgemeinde Lathen
Blazono
Samtgemeinde Lathen (Germanio)
Samtgemeinde Lathen (Germanio)
DEC

Map

komunumaro en Malsupra Saksio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Poŝtkodo 49762
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 034545404
Subdivido 6 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Karl-Heinz Weber
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Große Str. 3
49762 Lathen
Demografio
Loĝantaro 12416 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 52′ N, 7° 19′ O (mapo)52.86677.3167Koordinatoj: 52° 52′ N, 7° 19′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 33 m
Areo 165,7 km²
Oficiala retejo http://www.lathen.de/
vdr

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2022 inter krampoj):

  1. Fresenburg (939)
  2. Lathen (7041)
  3. Niederlangen (1369)
  4. Oberlangen (999)
  5. Renkenberge (682)
  6. Sustrum (1386)
situo de la komunumaro ene de la distrikto

Geografio redakti

La komunumaro Lathen konsistas el riverborda pejzaĝo laŭlonge de la Emso, kie troviĝas la plej malnovaj vilaĝoj, kaj torfeja pejzaĝo okcidente de tio kun novaj vilaĝoj. La komunumaro atingeblas laŭ la germana aŭtovojo A31. Lathen estas konata pro tiea testotrako de la glistrajno Transrapid.

 
la eksperimenta trajno Transrapid testiĝas en la komunumaro kaj en la najbara komunumaro Dörpen