Locarno (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Locarno)


La komunumaro Locarno estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 18853 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Locarno.

Komunumaro Locarno
Blazono de la komunumaro Locarno
Locarno
Mapo de la komunumaro Locarno
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Ĉefloko Locarno
Koordinatoj  46° 10′ N 8° 48′ O / 46.167 °N, 8.800 °O / 46.167; 8.800 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ N 8° 48′ O / 46.167 °N, 8.800 °O / 46.167; 8.800 (mapo)
Nombro de loĝantoj 18853 (2011-12-31)
Areo 22,0 km²
Loĝantardenseco 857,0 loĝantoj/km²

Geografio redakti

La Komunumaro Locarno konsistas el du partoj, kies ĉefa estas la orienta flanko de la delto de la rivero Maggia, oriente de ties alflua al la Majora Lago kaj la suda parto de la delto de la rivero Tiĉino, tio estas la sudorienta parto de la ebenaĵo de Magadino, kie situas la aerodromo de Locarno.

Trafiko redakti

Tra la komununumaro Locarno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj inter la aerodromo kaj la urbo ekzistas izolita parto de la svisa aŭtovojo A13. Pere de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, la loka busreto de Locarno kaj la trama fervojo tra la valo de Centovalli la komunumaro disponas pri bona publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Locarno redakti

La komunumaro Locarno konsistas (stato en 2013) el 3 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefurbo Locarno estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Locarno 15303 19.4 5113
  Muralto 2797 0.6 5120
  Orselina 753 2.0 5121
Totale 3 18853 22,0 --


Eksteraj ligiloj redakti