Rhäzüns (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Rhäzüns)


La komunuaro Rhäzüns (en la romanĉa lingvo Circul Razén) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Imboden. Ĝi havis 12255 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Domat/Ems.

Komunumaro Rhäzüns
Blazono de la komunumaro Rhäzüns
Mineralfonto en Rhäzüns
Mapo de la komunumaro Rhäzüns
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Imboden
Ĉefloko Domat/Ems
Koordinatoj  46° 50′ N 9° 27′ O / 46.833 °N, 9.450 °O / 46.833; 9.450 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ N 9° 27′ O / 46.833 °N, 9.450 °O / 46.833; 9.450 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12255 (2009-12-31)
Areo 51,99 km²
Loĝantardenseco 216 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Rhäzüns situas ĉe la kunfluo de Malantaŭa Rejn kaj Antaŭa Rejo al Rejno. La rivero Rejno kaj poste Malantaŭa Rejno formas ĝian nordokcidentan limon.

Komunumoj de la komunumaro Rhäzüns redakti

La komunumaro Rhäzüns konsistas (stato en 2011) el 4 komunumoj, el kiuj ĝia cefloko Domat/Ems estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Bonaduz 2762 14.40 3721
  Domat/Ems 7194 24.22 3722
  Rhäzüns 1299 13.37 3723
Totale 3 11255 51,99

Historio redakti

La hodiaŭa komunumaro Rhäzüns estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la malnova tribunalejo Rhäzüns, kiu estigis el la mezepoko Senjorujo Rhäzüns.

Dum mezepoko la nobela familio de Rhäzüns regis pri senjorujo, kiu konsistis el la komunumoj Bonaduz kaj Rhäzüns kaj pliaj lokoj. En la jaro 1424 la Senjoroj de Rhäzüns fondis kune la Abato de Disentis, la Grafoj de Sax-Misox kaj diversaj komunumoj de la Malantaŭa kaj la Antaŭa Rejnvalo la Grizan Federacion, kiu ĝis 1798 estis sub aŭstria suvereneco. Post la napoleonaj militoj la Senjorujo Rhäzüns apartenis du mallonga tempo al Francio. En la jaro 1814 ĝi estis atribuita de la Viena Kongreso al Kantono Grizono kaj fariĝis parto de Svislando. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti