Komunumaro Traben-Trarbach

komunumaro en Rejnlando-Palatinato

La komunumaro Traben-Trarbach - germane Verbandsgemeinde Traben-Trarbach [ferBANTSgemajnde TRA:bn-TRARbaĥ], mallonge VG Traben-Trarbach - estas adminstra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo kaj eksa IS-loko Traben-Trarbach. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 600 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumaro ekestis la 1-an de julio 2014 per kunigo de antaŭaj komunumaroj Traben-Trarbach kaj Kröv-Bausendorf.

Traben-Trarbach
Blazono
Komunumaro Traben-Trarbach (Germanio)
Komunumaro Traben-Trarbach (Germanio)
DEC

Map

Verbandsgemeinde in Rheinland-Pfalz
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bernkastel-Wittlich
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo WIL
Oficiala Municipokodo 072315009
Subdivido 6 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Politiko
Komunumestro Ulrich Weisgerber
Titolo de komunumestro Verbandsbürgermeister
Adreso de la administrejo Am Markt 3
56841 Traben-Trarbach
Demografio
Loĝantaro 17600 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 57′ N, 7° 6′ O (mapo)49.957.1Koordinatoj: 49° 57′ N, 7° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Oficiala retejo http://www.vgtt.de
vdr

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti