Konferencoj por Esperanto

(Alidirektita el Konferencoj)

La Kontrakto de Helsinki antaŭvidis la okazigon de teknikaj konferencoj, sub la aŭspicioj de ICK, aplikantaj Esperanton en praktika maniero, kaj du la 1920-aj jaroj okazis diversaj tiaj konferencoj.

Partoprenantoj de la konferenco en Locarno, 1926

La unua tia konferenco jam estis okazinta je Pasko 1922 en Ĝenevo, nome la Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj. Ĝin kunvokis la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau en Ĝenevo kaj partoprenis centoj da instruistoj el 28 landoj kaj ne malpli ol 16 reprezentantoj de registaroj. Multaj raportoj pri la kongresoj de la Esperanta instruado estis prezentataj al la Konferenco kaj samtempe multe da interesa materialo estis kolektata por la sekretariaro de la Ligo de Nacioj, kiu tiam okupis sin pri Esperanto.

En 1923 en la paskaj tagoj okazis la Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio, invitita de la Komerca Ĉambro por Svisujo. Krom diversaj ŝtataj reprezentantoj kunvenis kelkaj centoj da delegitoj de Komercaj Ĉambroj, Foiroj kaj ekonomiaj organizaĵoj. La konferenco liveris interesajn raportojn pri la jam faritaj spertoj kun Esperanto en la komerco.

En aprilo 1924 Prepara Konferenco por Internacia Radiotelefona Interkonsento en Ĝenevo okupis sin pri la divido de la ondlongoj por radio-disaŭdigo kaj pri la uzo de Esperanto en tiu disaŭdigoj.

Je pasko 1925 okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Internacia Konferenco por Uzado de Esperanto en Sciencoj Puraj kaj Aplikitaj organizita de la Internacia Scienca Asocio Esperanta, kaj la Dua Konferenco por la Uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo „Esperanto et Commerce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro.

Dum la diversaj konferencoj, en kiuj ĉeestis multaj reprezentantoj de nacia Societoj, okazis ankaŭ kunsidoj de IK kun KR kaj la komitato de UEA. Tiamaniere prezentis sin la okazo havi kunsidojn de la gvidantaj komitatoj ankaŭ inter la ĉiujaraj kongresoj.

La paska tempo de 1926 ne vidis specialan teknikan konferencon, sed tamen okazis kelktaga kunveno de la nomitaj komitatoj en la historia salono en Locarno, kie estis subsignita antaŭe la interŝtata Pakto de Locarno.

La antaŭaj konferencoj estis okupintaj sin senpere pri la problemo de internacia lingvo kaj akceptis rezoluciojn, favorajn al Esperanto. Pli grava tamen estis la uzo de Esperanto praktike kaj kiel nura traduka lingvo en Konferenco Paco per Lernejo, kiun dum la paskaj tagoj de 1927 la Internacia Eduka Oficejo el Ĝenevo kunvokis en Prago. Kaj same la Interreligia Konferenco por la Paco en Hago, tuj antaŭ la Antverpena Kongreso en 1928 realigis la aplikon de Esperanto kiel nura traduka lingvo.

Denove je pasko 1929 sub aŭspicioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurto ĉe Majno Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo, kie ankaŭ ĉiuj paroladoj, se ne faritaj en Esperanto, estis tradukataj nur en tiun lingvon.

Kvankam ne tiel plene, Esperanto faris ankaŭ utilajn servojn por tradukado en la Tutmonda Kongreso de la Universala Federacio de Pedagogiaj Asocioj en aŭgusto 1929 en Ĝenevo, en kiu kongreso partoprenis multa Esperantistoj.

En 20-24 majo 1934 okazis en Vieno, Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kaj la Praktikon. La eksteraĵoj, ĉefe la oficialaj akceptoj (Miklas, Dollfuss, Schusehnigg) pruvis, ke la aŭtoritatuloj en Aŭstrio rekonis la praktikan valoron de Esperanto.

Tiuj konferencoj okazis, ĉar la gvidantoj de UEA ekaplikis novajn metodojn de la disvastigo de Esperanto. La propagandon de Zamenhof kaj la argumentadon de la antaŭmilita pariza intelektularo anstataŭis akcentado de Esperanto kiel lingvo utila por apartaj fakoj. Tio estis tre sukcesa pro du kaŭzoj: tiutempe internaciaj asocioj kaj kongresoj pri apartaj fakoj estis ankoraŭ establataj; la lingva problemo ekzistis reale ĉar la franca ne plu funkciis kiel la sola laborlingvo en internaciaj kontaktoj.

La atentinda aktivado iom post iom ŝrumpis. Kompetentaj esperantistaj fakuloj ne estis multaj, kaj neesperantistaj fakuloj — kelkfoje entuziasmaj pri Esperanto — povis interkompreniĝi per la angla kaj franca lingvoj. Gravis ankaŭ, ke kelkajn jarojn post la akcepto de la Kontrakto de Helsinki, en la neŭtrala movado denove aperis konfliktoj, kaj Edmond Privat devis en 1928 forlasi la prezidantecon de ICK kaj UEA.

Nuntempe la faka aplikado de Esperanto iĝas plejparte ne en la grandaj internaciaj kongresoj, organizoj kaj revuoj, sed interne de la esperantista mondo, malmulte atentata de la internaciaj fakaj organizoj. Esceptoj estis malmultaj, kaj ilin kaŭzis ne iu strategia plano, sed iniciatemo de privatuloj aŭ etaj grupoj.

Lastatempe UEA ekagis lingvopolitike per okazigo de Nitobe-simpozio (Prago, 1996) kaj de Simpozio pri la lingvaj dimensioj de homaj rajtoj (Ĝenevo, 1998).

La artikolo estas plejparte bazita sur la artikolo Konferencoj en Enciklopedio de Esperanto