La Kongresa Kuriero estas inform-bulteno, kiun volontuloj pli-malpli regule, proksimume ĉiutage, aperigas dum kelkaj Universalaj Kongresoj de UEA. Ĉiu aliĝinta kongresano rajtas je senkosta ekzemplero.

Ĝia enhavo dependas grandparte de la kontribuoj de la kongresanoj mem, kiuj estas petataj raporti pri siaj kunvenoj, recenzi kongresajn eventojn ktp. Ankaŭ fotoj en komputila formato estas bonvenaj, same kiel kongresaj anekdotoj kaj rakontoj. [1].

Kutime la Kongresa Kuriero tiel nomiĝas nur en subtitolo kaj krome havas specifan titolon, kiu povas aludi iun specialaĵon de la kongresa lando aŭ urbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Referencoj redakti

  1. Laŭ Belfrido n-ro 1 paĝo 4, la 25-an de julio 2015 esperante
  2. Laŭ Pribina n-ro 1 paĝo 1, la 23-an de julio 2016 esperante

Eksteraj ligiloj redakti