Kontraŭstalina maldekstro

Kontraŭstalina maldekstro estas aro da maldekstraj politikaj movadoj, kiuj kontraŭas al Jozefo Stalino, stalinismo, novstalinismo kaj regadosistemo, lanĉita de Stalin en Sovetunio inter 1924 kaj 1953 jaroj. Ĉi tiu termino ankaŭ priskribas la gepolitikistojn, kiuj kontraŭis Stalinon kaj lian vidmanieron de komunismo, ekzemple Leo Trocko kaj aliaj tradiciaj marksistoj en la Maldekstra Opozicio.

La emblemo de la Kvara Internacio, la internacia asocio de adeptoj de trockiismo.
La ruĝa kaj nigra diagonalo, la flago uzata de anarĥi-komunistoj, anarĥi-sindikatistoj kaj liberecanaj socialistoj.

Ankaŭ ĉi tiu termino priskribas livan kaj liv-centristan opozicion al diktatorecoj, inspiritaj fare de stalinismo, inkluzive de Kim Il-sung kaj Enver Hoĝa. Inter rimarkeblaj livaj kontraŭstalinaj doktrinoj estas trockiismo, titoismo, anarĥiismo, liberecisma socialismo, maldekstra komunismo kaj ankaŭ demokrata socialismo kaj socialdemokratio.