Kosmopolita distribuo (biologio)

(Alidirektita el Kosmopolito)

En la biogeografio, kosmopolita distribuotutmonda distribuo estas stato esti trovata preskaŭ ĉie ajn tra la mondo. Tia taksono, ekzemple genro, oni povas signi kiel kosmopolita. La termino ankaŭ aplikiĝas al certaj malsanoj. Kutime, la nocio havas mallarĝan signifon : kosmopolita specio troveblas en tuta la planedo, sed nur tie kie la vivocirkonstancoj konvenas al siaj bezonoj. Ekzemple, la palearktisa ordinara senecio kiu perhome disvastiĝis tra la mondo, ne estas trovebla en la tropikaj arbaroj. Tiel oni povas nuanci la nocion, kaj ekzemple paroli pri "kosmopolite tropika", kiu signifas ke specio estas trovebla en ĉiuj tropikaj regionoj de la tero.

La rozacoj estas kosmopolita familio.
Natura arealo de la familio de la korvedoj.

Ekzemploj de kosmopolitaj specioj kaj taksonoj :

Vidu ankaŭ redakti