Kotvrdovice
Kotvrdovice (germane Gottfriedsschlag) estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Blansko. Ĝi troviĝas proksime de Macocha. Tra la municipo kondukas ŝoseo de la II-a klaso el Blansko al Vyškov kaj Prostějov. Vivas ĉi tie 916 loĝantoj (2023).
Kotvrdovice | |||
germane Gottfriedsschlag | |||
municipo | |||
Meze de la municipo, maldekstre lernejo, malantaŭ municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kotvrdovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Blansko | ||
Administra municipo | Blansko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Konata loko | Macocha | ||
Situo | Kotvrdovice | ||
- alteco | 535 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 21′ 18″ N 16° 47′ 04″ O / 49.35500 °N, 16.78444 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,59 km² (559 ha) Kotvrdovice | ||
Loĝantaro | 916 (2023) | ||
Denseco | 163,86 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 679 07 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0641 | ||
NUTS 5 | CZ0641 581763 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kotvrdovice | |||
Retpaĝo: www.kotvrdovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Senetářov, Krasová, Jedovnice, Krásensko kaj Lipovec.
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349.
Dum la dua mondmilito Kotvrdovice fariĝis konsisto de la tn. "Pafekzercejo de Vyškov" kaj ĝi estis perforte forloĝigita. Post fino de la germana okupacio la civitanoj povis reveni reen en siajn hejmojn.
En la jaro 1954 kraŝis ĉe la municipo armea aviadilo Avia CS-199. Ambaŭ membroj de garnizono pereis. La tragikan eventon rememorigas malgranda monumenteto sur la loko de la akcidento.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 828 |
1880 | 862 |
1890 | 870 |
1900 | 845 |
1910 | 886 |
1921 | 962 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 859 |
1950 | 848 |
1961 | 911 |
1970 | 890 |
1980 | 858 |
1991 | 866 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 838 |
2014 | 894 |
2016 | 888 |
2017 | 900 |
2018 | 901 |
2019 | 902 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 921 |
2021 | 904 |
2022 | 922 |
2023 | 916 |
Naskiĝintoj redakti
- Vladimír Kunc (1952–1977) – glacihokeisto
- Zdeněk Zouhar (1927–2011) – muzikologo kaj muzika komponisto
Pluaj fotoj redakti
-
Kotvrdovice de sudokcidento el Jedovnice
-
Kapelo de Dia Koro de Sinjoro
-
Diverskoloraj fasadoj de domoj apud ĉefa ŝoseo
-
Pli malnova konstruareo
-
Poŝto kaj kruco