Králíky

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Králíky (apartigilo)

Králíky estas urbo situanta en Ĉeĥio en orienta parto de regiono Pardubice en distrikto Ústí nad Orlicí, proksime de pola ŝtatlimo kaj moravia landlimo. Super ĝi fieras montara Masivo de Králický Sněžník kun sia plej alta samnoma monto, kie fontas moravia ĉefrivero Moravo. Vivas ĉi tie 4 143 loĝantoj (2023).

Králíky
germane Grulich
urbo
Placo en Králíky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Králíky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historia regiono Bohemio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Ŝoseo I/43
Konata loko Monto de Dipatrino
Rivero Tichá Orlice
Situo Králíky
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 02″ N 16° 45′ 38″ O / 50.08389 °N, 16.76056 °O / 50.08389; 16.76056 (mapo)
Areo 52,78 km² (5 278 ha)
Loĝantaro 4 143 (2023)
Denseco 78,5 loĝ./km²
Valkaldrono Valkaldrono Klodsko
Unua skribmencio 1367
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 69
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580481
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 11
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Králíky
Retpaĝo: www.kraliky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La urbo konatas precipe pro ampleksa monaĥejo Králíky situanta sur la Monto de Dipatrino, unu el la plej valoraj tiuspecaj arkitekturaj kompleksoj kaj la plej konataj pilgrimlokoj en la tuta lando.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Morava, Dolní Morava, Lichkov, Těchonín, Orličky kaj Červená Voda.

Historio redakti

La plej malnova aŭtentika skribaĵo pri vilaĝo Králíky devenas el la jaro 1367. Tio estas skribaĵo en landaj tabuloj, per kiu reĝo Karolo la 4-a donacis burgon Žampach kaj al ĝi apartenantajn minejojn al sinjoro Čeněk el Potštejn. La propra urbo estiĝis nur en la 16-a jarcento kaj unuafoje ĝi estas dokumentita en la jaro 1568. En ĉirkaŭaĵo oni verŝajne minadis ferercon kaj eble eĉ arĝenton kaj tiam la urbo ricevis en blazonon ministmarteletojn kun glavo. Kiam la minado estis definitive finita, la popolo trovis novan vivtenadon en tekslaboroj, lignoskulptado kaj en orgenproduktado. Bela akvujo kun statuo de teksistino en Granda placo rememorigas ĉi tie teks-laborojn. Betlehemoj kaj figuretoj, lokigitaj en Urba muzeo kaj faritaj de lignoskulptistoj de Králíky, kaj miloj da aliaj, kiuj estas dissemitaj en la tuta mondo, rememorigas lignoskulptadon. Orgeno en la preĝejo de sankta Arkanĝelo Mikaelo, sed ankaŭ pluraj reĝ-instrumentoj en la tuta Ĉeĥa respubliko rememorigas la gloran epokon de orgenproduktado. En la unua duono de la 18-a jarcento multe da loĝintoj el ĉirkaŭaĵo translokiĝis al Králíky kaj la urbo kreskis. Poste ĝi fariĝis distrikta urbo kaj tiu stato daŭris ĝis fino de la jaro 1949. Inter jaroj 19351938 la ĉirkaŭaĵo de la urbo ŝanĝiĝis en ampleksan konstrulokon, kiam ĉi tie estis realigita konstruo de signifa parto de la ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo. Proksime de la urbo troviĝas fuortaroj Hůrka kaj Bouda, kiuj hodiaŭ estas unikaj armea-historia memorigaĵoj kaj muzeo samtempe.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 840
18807 780
18907 670
19007 829
19107 863
19216 865
JaroLoĝantoj
19307 201
19504 261
19614 457
19704 814
19805 067
19914 890
JaroLoĝantoj
20014 826
20113 876
20144 400
20164 300
20174 289
20184 224
JaroLoĝantoj
20194 196
20204 205
20213 876
20224 002
20234 143

Memorindaĵoj redakti

Valdŝtejna kastelo redakti

Sur orienta angulo de la ĉefa placo de la urbo situas kastelo. Ĝi estis konstruita de Zdeněk el Valdŝtejn en la jaro 1585. En la placon gvidas kruce volbita pergolo, super la dua renesanca etaĝo estas klasikista gablo kun reliefo de la Plejsankta Triopo.

Malnova urbodomo redakti

Klasikisma malnova urbodomo, duetaĝa kun tureto estas el la jaro 1796. En teretaĝo estas urba muzeo kun ekspozicioj pri urba historio, socia agado, lignoskulptado, orgenproduktado, teksa metio kaj pri la naturo de la regiono Králický Sněžník.

Burĝaj domoj redakti

Belkonstruita estas gastejo „Zlatá labuť“ (Ora cigno) kun klasikista fasado datita en la jaro 1736. Ankaŭ pluaj domoj ĉirkaŭ la ĉefa placo estas el la sama tempo. Direkte al malgranda placo gvidas du stratetoj borderitaj per empire aranĝitaj domoj.

Kirko redakti

Katolika kirko de sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1577 fare de Zdeněk el Valdŝtejn kiel luterana preĝejo. Baroke ĝi estis rekonstruita en la jaro 1676, denove rekonstruita en 1709, denove en 1778 kaj laste ĉirkaŭ la jaro 1900. Ĝi estas trinava kun ortangule fermita presbiterejo, kun sakristio en la akso, prismoforma turo sur la suda flanko kaj kun la kapelo de sankta Anna nordflanke.

 
Králický Sněžník de sudo

La antaŭĉambro ĉe okcidenta fronto estas partigita per risalitoj. La muroj de flankaj navoj havas duonronde volbitajn kaj rondajn fenestrojn. Ekipaĵo de la preĝejo estas unueca el tempo ĉirkaŭ la jaro 1768. La altaro estas kadra kun statuoj de sankta Jozefo kaj sankta Johano Nepomuka kaj kun bildo de Ĉefanĝelo Miĥaelo de J. Raab. Sur flankoj de triumfarko estas du altaroj kun pli malgrandaj statuoj kaj ankaŭ ĉe frontaj muroj de ambaŭ flankaj navoj.

Statuoj redakti

Sur ĉefa placo estas empira akvujo el la jaro 1851 de Jozefo Rotter kun statuo de la ŝpinistino, statuo de Sankta Johano de Nepomuk el komenco de la 18-a jarcento, antaŭ paroĥejo la statuaro de Kalvario (1809), sur malgranda placo staras pesta kolono kun statuo de Virgulino Maria (1813), sur vojkruciĝo al Červený potok (Ruĝa rivereto) estas kolono kun statuo de Sankta Jozefo (1893), apud la sinjora bieno statuo de Sankta Floriano el la dua duono de la 18-a jarcento, kaj sur ponto sub la kastelo staras skulptaĵo de Sankta Johano Nepomuka.

 
Fonto de la rivero Moravo

Monaĥejo de la Servistoj de Mario kun la preĝejo de Ĉielenpreno de Mario redakti

Pilgrima preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria kun komplekso de apartenaj konstruaĵoj, nomata ankaŭ "Hedeč" "Monto de Dipatrino" , estis procesia celo de kredantoj, plejparte germanoj. Komenco de tiu ĉi pilgrimejo atingas onidire en la jarojn 1680 - 1688, kiam la fonto, kiu ĉi tie sur monteto nomata Lysá hora (Kalva monto) elfluadis, mirakle sanigis multajn homojn suferantaj je ĥolero. Antaŭ fino de la 17-a jarcento konstruigis ĉi tie pilgrimkirkon episkopo de Hradec Králové Tobio Johano Becker, kiu ĉi tie naskiĝis. Sur piedo de la deklivo malantaŭ la malgranda placo en Králíky estas baroka pordego ornamita per statuoj kaj de ĝi gvidas ĝis la monton aleo kun sep oble sep ŝtupoj kaj kun sep sesangulaj kapeletoj. En ilin estis antaŭ la duono de la 18-a jarcento lokigitaj statuaroj de la Kalvaria vojo el la metiejo de unu el disĉiploj de Matiaso Braŭn.

 
Pilgrimejo sur Monto de Dipatrino en Dolní Hedeč apud Králíky

Ambitoj malfermitaj en kvadratan korton estas volbitaj krucforme, en anguloj estas kvar kapeloj kun bulbaj turoj: kapelo de Sankta Anna, Bapto de Kristo, Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj kapelo de Halovino. Sur la korto ĉirkaŭigita per ambitoj, staras baroka trinava baziliko kun duopo de trietaĝaj turoj alfronte. Presbiterejo estas duoncirkle fermita, sur norda kaj suda flanko estas kvadrataj kapeloj, oblonga sakristio estas en la akso. La vandoj estas partigitaj per lisenaj kadroj kaj duoncirklaj fenestroj. La presbiterejo kaj la navoj havas barelajn volbojn. La centra navo estas lumata per ses duoncirkle fermitaj fenestroj en duonlunoj de la volbo. Post incendio en la jaro 1846 estis la kirko renovigita en origina historiiga stilo. Ankaŭ la ekipaĵo estis grave detruita de incendio. La originaj altaroj nuntempe estas en ambitoj kaj la preĝejo estis en la jaro 1900 nove ekipita pseŭdorenesance. En malantaŭo estas la preĝejo ĉirkaŭita per tri aloj de baroka duetaĝa konstruaĵo de la konvento el la jaro 1710. Ankaŭ domoj de la estinta monaĥejo estis novstile aranĝitaj.

 
Enirŝtuparo al Monaĥejo sur Monto de Dipatrino apud Králíky

De la jaro 1883 aktivis en tiu ĉi pilgrimloko redemptoristoj. Ĉar la Monto de Dipatrino situas en la ĉeĥa limregiono, estis spirit-administrantoj plejparte germanoj, kiuj devis en la jaro 1946 la teritorion forlasi kaj estis anstataŭigitaj per la ĉeĥaj redemptoristoj. Sed tiuj la pilgrimlokon administris nur ĝis la jaro 1950, kiam ĉi tie estis establita koncentrejo por membroj de viraj ordenoj. Tiu estis ĉi tie ĝis la jaro 1960, kiam ĉi tien estis translokigitaj de aliaj monaĥejoj malsanaj kaj maljunaj fratinoj de Senpeka Koncipiĝo de Maria la Virgulino. Ili estis ĉi tie izolitaj, ne povis kontakti gejunularon kaj infanojn, ne povis akceptadi junularon, novicinojn. La monaĥejo kaj kirko dum kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento iĝis en mizeregan staton. La monaĥoj devis ege labori en arbaroj kaj estis sen rimedoj por konservadi la klostron. Almenaŭ ili meritis pri savo de vandalismo detruataj valoraj lignaj statuoj, kiujn transportis el la kapeletoj en aleo en pilgrimareon kaj enmagazenigis ilin.

Pli poste la statuoj povis esti riparitaj kaj transportitaj en preĝejon de Sankta Nikolao en Vraclav apud Vysoké Mýto, kiu fariĝis muzeo de ĉeĥa baroka arto. Tuta areo de Monto de Dipatrino estas nun sinsekve riparata kaj la ekipaĵo estas prizorgata.

En julio 2002 el la monaĥejo foriris fratinoj de Senpeka Koncipiĝo de Maria la Virgulino kaj de la 1-a de aŭgusto 2002 estis sur la Monto multigita la komunumo de redemptoristoj. Nuntempe, de la duono de la jaro 2009, estas la klostro sen ordena komunumo, vivas ĉi tie nur unu eparĥia pastro, kiu zorgas pri spirita administrado. En dimanĉoj veturas ĉi tien helpi redemptoristoj el la Sankta Monto apud Příbram.

Pluaj fotoj redakti

Literaturo redakti

  • Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol.: Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en rago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti