Kratovo
Kratovo (makedone Кратово) estas urbo situanta en la Nordorienta regiono, en la oriento de Norda Makedonio, Ĝi estas la administra centro de la Opština Kratovo. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 5 401 homoj.[1]
Kratovo | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | Nordorienta regiono | ||
Poŝtkodo | 1360 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 401 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 22° 11′ O (mapo)42.07833333333322.175Koordinatoj: 42° 5′ N, 22° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 600 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kratovo [+] | |||
Loko, priskribo
redaktiLa urbo situas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Kratovska Reka en alteco de ĉirkaŭ 560 - 800 m, sub la deklivoj de la montoj Osogovo. La orienta parto de la urbo etendiĝas en la montojn, kie la alteco atingas ĝis 1400 m. La montaj regionoj estas arbarkovritaj.
La areo de la urba katastro estas ĉirkaŭ 14 km².
Ĉe la okcidenta rando la regiona vojo R1205 trapasas la urbon. Ĝi permesas ligojn okcidente al la urbo Kumanovo (ĉirkaŭ 50 km ), kaj sude al la urbo Probištip (ĉirkaŭ 20 km).
Loĝantaro
redaktiLaŭ la censo de 2002, inter la loĝantoj de tiam 6 924 estis 6 724 makedonoj (97,11 %), 151 ciganoj (2,18 %). La ceteraj malmultaj estas turkoj, serboj kaj aliaj.
Religio: 6.696 ortodoksaj kristanoj (96,71 %). La ceteraj estas islamanoj kaj aliaj.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiNoto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Кратово en la makedona Vikipedio.
Pluaj fotoj
redakti-
La urbo de Kratovo en Kratovo Komunumo
-
Kratovo - malnova urbo
-
Kratovo