Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Krhov

Krhov estas ekde la jaro 1980 unu el partoj de urbo Bojkovice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 223 loĝantoj (2021).

Krhov
vilaĝo
Vilaĝplaco kun kruco el la jaro 1903 kaj restoracio
Oficiala nomo: Krhov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Bojkovice
Historia regiono Moravio
Montaro Vizovica montetaro
Domoj 130
Rojoj Bzovský potok, Valovský potok
Situo Krhov
 - alteco 348 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 11″ N 17° 49′ 56″ O / 49.01972 °N, 17.83222 °O / 49.01972; 17.83222 (mapo)
Katastro 7,21 km² (721 ha) Krhov u Bojkovic
Unua skribmencio 1409
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 71
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Krhov (Bojkovice)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Krhov estas unue menciata en la jaro 1409 kaj en la jaro 1412 ĝi apartenis al sinjorujo de Nový Světlov (vidu Bojkovice). La historio de Krhov do kongruas kun la historio de Nový Světlov.

Krhov tenis karakteron de paŝtista vilaĝo kun kampa montara mastrumado.

Post la jaro 1945 redakti

Ekde januaro de 1945 konstruis faŝistoj stangajn obstaklojn sur ŝoseo - unu el ili estis konstruita senpere malantaŭ landvoja ponto. Sed ĉirkaŭ la 20-a de aprilo la faŝistoj mem forigis ilin, por ke ebligu rapidan traveturon al siaj retiriĝantaj soldataroj kaj jam ili ne havis tempon denove krei ilin. Ekde la 15-a ĝis la 27-a de aprilo estis konstruataj mitralaj nestoj proksime de katastra limo Krhov - Bojkovice.

Ekde la 11-a ĝis la 23-a de aprilo estis en la vilaĝo enkvartirigita faŝisma patrujdefendo. La 30-an de aprilo la faŝistoj estis en la vilaĝo lastfoje. Nokte estis eksplodigotaj pontoj sur ŝoseo al Bzová kaj la ŝoseo estis subminita. Matene la 1-an de majo eliris du lokaj civitanoj "por esplori". Ili sendis informon, ke liberigantaj taĉmentoj proksimiĝas kaj unu el ili alkondukis fruntajn rumanajn taĉmentojn montrinte al ili, kie la faŝistoj postlasis la minojn. Tiuj ĉi taĉmentoj enpaŝis en la katastron de la vilaĝo proksimume je la 9-a kaj tridek.

Unu el la rumanaj oficiroj eliris kun unu soldato mem antaŭen al la tri kontraŭtankaj minoj, kiuj restis sub la eksplodigita ponto kaj kiuj civitanojn markis per enpikita vergeto. La taĉmento restis stari en proksimeco eble 120 metroj. La soldato alsidiĝis al unu mino, deaktiviginte ĝin li metis ĝin sur fosaĵon. Same okazis kun la dua. Kiam li estis alkliniĝinta al la tria - aŭdiĝis eksplodo. La mino estis sendube sekurigita kontraŭ deaktivigo per plua eksplodigilo. Pro la eksplodo la soldato estis disŝirita kaj la oficiro grave vundita precipe en la vizaĝo kaj la manoj. Vunditaj estis ankaŭ du loĝantoj starantaj proksime.

La korprestaĵoj de la soldato estis forveturigitaj ĝis Bojkovice kaj transdonitaj al rumanaj organoj. Pli poste ili estis, komune kun pluaj soldatoj, mortintaj en Bojkovice, sepultitaj. La nomon de tiu ĉi soldato la civitanoj de Krhov ne sukcesis konstati. Sed tio estas tute certe unu el la nomitaj soldatoj en Bojkovice - kun la plej granda verŝajneco soldato Sebastian Boca.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869495
1880455
1890447
1900492
1910519
1921489
JaroLoĝantoj
1930535
1950521
1961540
1970464
1980372
1991305
JaroLoĝantoj
2001310
2011269
2021223

Memorindaĵoj redakti

  • Kapeleto de Virgulino Maria

Pluaj fotoj redakti