La krimĉaka lingvo (кърымчах тыльы) estas lingvo parolata sur la Krimea Duoninsulo fare de la krimĉaka popolo. La lingvo estas foje konsiderata kiel dialekto de la krime-tatara lingvo, kaj foje nomiĝas "judo-krime-tatara lingvo".

Krimĉaka lingvo
lingvo • moderna lingvo
Kipchak–Cuman • judaj lingvoj
Parolantoj 785
Skribo cirila alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 jct
  Glottolog krym1236
Angla nomo Krymchak
Franca nomo krymchak
vdr

Kiel plej multaj judaj lingvoj, ĝi enhavas grandan nombron de vortoj el la hebrea lingvo. Antaŭ 1917 ĝi uzis la hebrean skribon. Dum sovetuniaj tempoj oni komence uzis la uniforman tjurkan alfabeton (variaĵo de la latina alfabeto), sed poste la cirila alfabeto iĝis deviga.

La komunumo tre malplimultiĝis dum la nazia Holokaŭsto dum la dua mondmilito. Kiam dum majo 1944 preskaŭ ĉiuj krime-tataroj estis deportitaj al sovetia Uzbekio, inter ili estis multaj parolantoj de la krimĉaka, kiuj ĵus pretervivis la naziajn persekutojn - kelkaj el ili restis en Uzbekio. Nuntempe la lingvo preskaŭ ne plu uzatas. Laŭ la ukraina popolnombrado de la jaro 2001, malpli ol 300 krimĉakoj vivas en Krimeo, kaj nur proksimume 100 homoj ankoraŭ parolas la lingvon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti