La t.n. kripto de Cranach (germane: Cranachgruft) troviĝas ĉe la suda flanko de la Jakobo-kirko de Vajmaro, Germanujo. Tie ankaŭ Lucas Cranach la Maljuna inter aliaj 35 elstaruloj kuŝas.

la tombo de Cranach kaj de aliaj sur la Jakobo-tombejo de Vajmaro, 2013

Ĉar vidu, samloke estas la kadavroj de la pentristoj Georg Melchior Kraus, Ferdinand Jagemann, Johann Friedrich Löber kaj Johann Ernst Rentsch la Juna. Estas la slaboj ĉe la preĝeja muraro kaj temas pri la plej malnova hereda tombo de Vajmaro. La epitafo de Cranach estas kopio de 1859 dume la originalo admireblas nuntempe en la Herder-kirko. Komence kuŝis la altvalora kaj bela slabo rekte sur la kripto antaŭ muntiĝo ĉe al preĝeja vando en la 1767-a jaro.[1] Pro la abundo da entombigitaj pentristoj ĝi estis kromnomita porpentrista kripto.[2]

La al oni nevidebla komplekso (kontraŭe ekz. al la princa kripto de Arnstadt) estas 9 metrojn longa kaj 6 metrojn larĝa. Tri filoj de princelektisto Johano Frederiko la Grandanima ordonis starigi honoran tombon por Cranach. Ĝi etendiĝas de al maldekstra flanko de la suda enirejo je la longa navo ĝis ties fino. Profundeco ĝia estis tioma ke pastoro staranta surpredikeje povis efike benadi dum sepultoj.

Posedantoj de ĝi variis. La lasta pentristo metita en ĝin estis Ferdinand Jagemann en la jaro 1820-a, aliaj familianoj alvenis ĝis 1843. Sed la lasta funebra ceremonio ĉekripta okazis por Johann Gottfried Zunckel en julio 1843.[3] Fermite ĝi de tiam ne plu identigeblas ĉar oni estis kovrinta la sarkofagojn per tolaĵoj kaj estis plenigintaj la kavojn per gruzo. Feliĉe konserviĝis skizo pri la akurata aranĝo de la ĉerkoj.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Gertrud Ranft: Historische Grabstätten aus Weimars klassischer Zeit. Eldonis Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur in Weimar, kvina eldono, Weimar 1990, p. 22 ss. ISBN 3-7443-0010-2
  2. Hannelore Henze kun Doris-Annette Schmidt: Der historische Friedhof in Weimar. Jena 2005, p. 75.
  3. Hannelore Henze; Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, p. 113.
50.9833811.32741