Johann Ernst Rentsch la Juna

Johann Ernst RENTSCH (ankaŭ Rentzsch; naskiĝinta la 2-an de junio 1693 je Vajmaro, mortinta en 1767 samloke) estis germana pentristo. Patro lia estis de la sama profesio, Johann Ernst Rentsch (la pli maljuna).

Vivo redakti

Rentsch posteulis la patron en 1723 kiel kortega pentristo de duko Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro) kaj poste de Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Inter liaj plej konataj verkoj estis (inter 1726 kaj 1729) la farbado de la baroka kaj ligna barelvolbo de la Maŭrico-kirko de la okcidenta vajmara urbokvartalo Niedergrunstedt. Por ĝi li ankaŭ aranĝis aliajn internaĵojn. Hodiaŭ tiu ĉi preĝejo estas grava vidindaĵo ankaŭ pro ke ĝi servis kiel motivo al Lyonel Feininger. Proksime estis nomita strato por li Johann-Ernst-Rentzsch-Straße.

Krome Rentsch ankaŭ aktivis je kastelo Belvedere. Inter aliaj aferoj kreis li plafonbildon en la tiea tura ĉambro (1734) kun bildigo de lia duka moŝto Ernesto Aŭgusto en rondo de kelkaj korteganinoj. Ĉi tiu viro havis kvazaŭ haremon kun du nobelinoj (Ehrenfräulein) kaj tri burĝinoj (Kammerfrau) estintaj je la dispono.

Tombo lia troviĝas en la t.n. kripto de Cranach je Jakobo-kirko.

La fratino de li, Johanna Dorothea, estis la patrino de la saksia kortegpentristo kaj kuprogravuristo Christian Wilhelm Ernst Dietrich.

Eksteraj ligiloj redakti