Kristóf Deák [kriŝtOf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák Kristóf estas hungara reĝisoro, filmomuntisto, scenaristo, produktoro.

Kristóf Deák
Oskar-premiito
Persona informo
Deák Kristóf
Naskiĝo 7-an de junio 1982 (1982-06-07) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Lingvoj hungaraanglagermana vd
Loĝloko LondonoĜenevoBudapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoUniversitato de Westminster • ELTE Apáczai Csere János High School and Boarding School vd
Familio
Patrino Enikő Ács vd
Edz(in)o Nina Kov vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmmuntisto vd
Aktiva dum 2010– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kristóf Deák [1] naskiĝis la 7-an de junio 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kristóf Deák frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li iom studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li akiris filmteknikan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2006. Li vivas en Londono ekde 2009, kie li plulernis en filma universitato, poste li estis asistanto samloke 2 jarojn. Li fondis propran firmaon, ekde 2014 li estas ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo. Li parte laboras en Budapeŝto, parte en Londono. Liaj filmoj ricevis diversajn premiojn ekde 2016. Li havas edzinon.

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Golf with a Shotgun (mallonga filmo, ankaŭ produktoro, 2010)
  • Mindenki (mallonga filmo; ankaŭ reĝisoro kaj produktoro, 2016); en 2017 Oskar-premio
  • A legjobb játék (2018)

Elektitaj filmoj, kie li estis produktoro redakti

  • Hatemelet tiszta üveg (2005)
  • Eszméletlen (televizia serio) (2017)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

  • Hacktion (2011)
  • The Boss (brita mallonga komedio, 2012)

Elektitaj filmoj, kie li estis filmomuntisto redakti

  • Született lúzer (hungara televizia serio) (2008-2009)
  • The Hunt (brita mallonga filmo, 2009)
  • Beverley (usona mallonga dramo, 2015)

Fontoj redakti