Kristóf Niczky
Grafo Kristóf Niczky [kriŝtOf nicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Niczky Kristóf estis hungara reĝa juĝisto, reĝa ĉefkonsilisto, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis niczkifalvay.
Kristóf Niczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1725 en Sümeg |
Morto | 26-an de decembro 1787 (62-jaraĝa) en Buda |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Katalin Jankovich (en) |
Infano | István Niczky |
Okupo | |
Okupo | politikisto Chief Justice of Hungary (en) |
Kristóf Niczky [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1725 en Sümeg, li mortis la 26-an de decembro 1787 en Buda.
Biografio
redaktiKristóf Niczky frekventis jezuitan gimnazion en Kőszeg, poste li studis en Jura Akademio de Pozsony kaj Universitato de Vieno. En 1745 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 gefilojn. En 1751 li ricevis konsilistan postenon en la hungara reĝa kortego. En 1764 li ricevis premion, en la sekva jaro li grafiĝis. En 1767 li estis nomumita vera interna sekreta konsilisto. Li okupiĝis pri edukado ekde 1776. Lia ĉefa ago estis gvidi la realvenon de Banato al Hungara reĝlando en 1778. Li estis nomumita reĝa juĝisto en 1786, li servis la Habsburgojn, tial multe da hungaroj abomenis lin.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Tractatus de pactis et transactionibus (1744)
- Planum tabulare (1768)
- Dictio Academiae Regiae Jaurinensis inauguralis et solemnia instaurationis... (1776)
- Sermo quem occasione instaurati comitatus Temesiensis habuit... (1805)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Kőszeg (1780) (supozeble la plej malnova hungara memortabulo)
- Nițchidorf
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine