Kristóf Weber
Kristóf Weber [kriŝtOf veber], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Weber Kristóf János estas hungara komponisto, kontrabasisto, muzikkritikisto, altlerneja instruisto. Lia nomo eksterlande estas Kristof J. Weber. Kristóf Weber [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1959 en Pécs.
Kristóf Weber | |
---|---|
Kristóf Weber en 2014 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1959 (64-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Art Vocational High School and Gymnasium Pécs |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikkritikisto • universitata instruisto • konstrabasisto • blogisto |
TTT | |
Retejo | https://kristofjweber.jimdofree.com/ |
Biografio redakti
Kristóf Weber frekventis artan mezlernejon en sia naskiĝurbo inter 1973-1979, kie li studis kontrabason. En la sekvaj jaroj li estis memlernanto, nur en 1984 li studis en Darmstadt. Inter 1985-1990 li estis asistanto aŭ privata disĉiplo de László Vidovszky. Tiutempe liaj muzikaj kritikoj ofte aperis en gazetoj. En 1988 li partoprenis en kurso de Witold Lutosławski en Wrocław. Depost 1990 li estis profesia komponisto, plej ofte li komponadis filmajn kaj teatrajn muzikojn. En 1993 li edziĝis, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis. En 2014 li ekinstruis en Universitato de Pécs. Li ricevis 4 premiojn inter 1994-2006.
Elektitaj komponaĵoj redakti
Liaj libroj redakti
- Beszélgetések a zenéről (1997, kun László Vidovszky)
- Alkalmazott zene (2005, studenta lernolibro)