Krisztián Berki [kristiAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berki Krisztián estas hungara gimnastikisto per ilo boko, olimpiano, olimpika kaj trifoja monda ĉampiono.

Krisztián Berki
Krisztián Berki
Krisztián Berki
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1985 (1985-03-18) (39-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arta gimnastikisto
vdr
Krisztián Berki

Krisztián Berki[1] naskiĝis la 18-an de marto 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Krisztián Berki ĝis 2006 estis gimnastikisto en centra sporta lernejo, poste ĝis 2010 sportklubo en Újpest. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 2002-2009 kaj en Universiado li venkis en 2009. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kun ora medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 2010, 2011 kaj 2014. Lia trejnisto estis István Kovács (gimnastiktrejnisto). Li finis sian aktivan sportan karieron en 2021, poste li havis postenon en la hungara gimnastika asocio.

Li edziĝis en 2012, lia edzino naskis post 2 jaroj filinon. Same en 2012 li ricevis signifan ŝtatan premion.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti