Krisztina Nádudvary Parázsóné

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

PARÁZSÓNÉ NÁDUDVARY Krisztina [pr. para:ĵo:ne: na:duvari] estis hungara aktorino naskiĝinta en Váradolaszi la 1-an de majo 1813 kaj mortinta en Pest la 24-an de februaro 1838.

Krisztina Nádudvary Parázsóné
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1813 (1813-05-01)
en Olosig
Morto 24-an de februaro 1838 (1838-02-24) (24-jaraĝa)
en Peŝto
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ŝia kariero redakti

Parázsóné Nádudvary fariĝis vagantaktorino en oktobro de 1829 en trupo de József Keszy kaj debutis en Lugos. La 11-an de februaro 1830 ŝi edziniĝis kun aktoro János Parázsó en Gyulafehér. Ŝi ludis en Kolozsvár, Kassa, Szeged, Szabadka, Debrecen, Miskolc, poste en teatra sezono de 1834–35 en la Várszínház de Buda.

El ŝiaj roloj redakti

  • Berta (Grillparzer: Ősanya);
  • Tudor Mária (Hugo);
  • Griseldis (Halm);
  • Jolán (Vörösmarty M.: Kincskeresők);
  • Lenke (Vörösmarty M.: Vérnász, praprezento).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon