Krynki estas urbo en Pollando situanta sur la bjalistoka altaĵo, ĉe la rivero Krynka, en la podlaĥia provinco, en la distrikto Sokólski, la sidejo de la komunumo Krynki. Estas 2,709 loĝantoj.

Krynki

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Krynki (Pollando)
Krynki (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Krynek
Provinco podlaĥia
Distrikto Sokólski
Koordinatoj 53° 16′ N, 23° 46′ O (mapo)53.26527823.772192Koordinatoj: 53° 16′ N, 23° 46′ O (mapo)
Loĝantaro 2,709
Komunuma retejo http://krynki.pl
vdr

Krynki estis reĝa urbo, lokita antaŭ 1518, kiu situis en la grodna distrikto de la provinco de Trakai de la Grandprinclando Litovio[1]. En 1950 ĝi perdis siajn urborajtojn[2] kaj ree ekhavis ĝin en 2009.

En la jaroj 1975-1998 la urbo administre apartenis al la bjalistoka provinco.

Historio redakti

En 1429 oni konstruis ĉi tie dukan palacon sur la vojo de Krakovo al Grodno. En 1434 en la palaco okazis kunveno de la reĝo de Pollando Ladislao la 2-a Jogajlo kun la granda litova duko Žygimantas Kęstutaitis. En 1509 Sigismondo la Maljuna donis blazonon al Krynki, kaj en 1522 li fondis preĝejon. En 1569 Krynki ricevis urborajton (aŭ tiam estis konfirmita ĝia rajto de 1518). La urbo evoluis dinamike. Fine de la 16a jarcento ĝi estis dividita inter la Malnova kaj Nova Urbo, oni kreis vilaĝojn-antaŭurbojn. Krynki troviĝis en la grodna ekonomejo.

Diversaj armeoj trapasis Krynki multfoje. En 1706, dum la Granda Nordia Milito la reĝo de Svedio, Karolo la 12-a haltis en la urbo.

En Krynki judoj komencis setliĝi en la komenco de la 16-a jarcento. En 1639 ili ricevis la rajton establi sinagogon, tombejon kaj mikveon, kaj ankaŭ okupiĝi pri komerco, konstrui tavernon kaj produkti alkoholaĵojn. En 1789 ĉirkaŭ 700 judoj loĝis en la urbo. La loka juda kivo estis pli granda ol tiu en Bjalistoko kaj estis unu el la plej multhomaj en ĉi tiu parto de la lando. En la dua duono de la 18-a jarcento la fama reformisto Antoni Tyzenhauz fariĝis administranto de la ekonomejo de Grodno. Danke al li la urbo estis alikonstruita kaj ricevis originalan spacan aranĝon kun sesflanka foirplaco (stelplaco), de kiu deiris dek du stratoj. Ĉi tiu sistemo konserviĝis ĝis nun kaj estas la sola tiaspeca foirplaco en Pollando. Post la dispartigoj Krynki ektroviĝis en la rusa parto.

En la 19-a jarcento industrio disvolviĝis en la urbo. Tekstilaj fabrikoj estis fonditaj ĉefe de judoj kaj germanoj de la Kongresa Pollando. Plej granda estis la laborejo de Liphart (fondita en 1860), kiu dungis 106 laboristojn. La evoluo de industrio kaŭzis rapidan pliiĝon de la nombro de loĝantoj – ĝis 3336 en 1878. Judoj konsistigis pli ol 80%. Ekonomia krizo de la 1880-aj jaroj kaŭzis falon de la teksaĵa industrio, sed samtempe kontribuis al evoluo de tana industrio. La nombro de loĝantoj kreskis konstante, atingante 10.000 en 1914 (90% estis judoj). Multnombraj judaj organizoj estis establitaj. En Krynki estis pluraj ĥederoj (bazaj religiaj lernejoj) kaj unu jeŝivo (mezlernejo).

Ĉe la fino de la jarcento forta laborista movado disvolviĝis en la urbo, kaj la urbo fariĝis centro de strikaj movadoj. En 1905, tanistoj por kelkaj tagoj ekregis en la urbo, proklamante la Krynki-Respublikon.

Post la unua mondmilito la urbo estis rekonstruata kun malfacilaĵoj. Granda grupo de judoj foriris al Ameriko kaj Palestino. La loĝantaro malpliigis je duono.

Post du jaroj da sovetia okupacio en 1941 la urbon okupis germanoj. En la tiea geto troviĝis sume ĉ. 6.000 judoj[3]. La 2-an de novembro 1942 ĉirkaŭ 5.000 Judoj de Krynki estis deportitaj al la transira koncentrejo en Kiełbasin proksime al Grodno. La restanta geto estis likvidita la 24-an de januaro 1943. La judoj de Krynki estis portitaj al la koncentrejo Treblinka[4].

Inter la 21-a kaj la 24-a de julio 1944 la trupoj de la 35-a Korpuso de la 3-a Sovetia Armeo gvidataj de generalmajoro Viktor Ĵoludev batalis por akiro de fortikigita germana defenda nodo en Krynki kaj la ĉirkaŭa regiono. Dum inspektado de la unua linio de atakaj trupoj, la korpusaj veturiloj estis atakitaj de germana artilerio kaj rezulte pereis la estro de la korpuso kaj dekkelkaj oficiroj kaj soldatoj, kiuj lin akompanis. Rezulte de batalado la 3-a Korpuso subtenata de militfortoj de la 40-a Korpuso de generalleŭtenanto Kuznecov liberigis la urbon[5] .

La detruita urbo neniam reakiris sian antaŭan splendon. En 1950 ĝi estis senigita de la urbaj rajtoj, kiuj estis restarigitaj en 2009[6].

Hodiaŭ la loĝantoj de Krynki okupiĝas ĉefe pri terkulturo. La urbo estas konata en la regiono pro produktado de fonta akvo.

En Krynki loĝis belorusa verkisto Sakrat Janoviĉ.

Historiaj objektoj redakti

  • Ortodoksa Preĝejo al naskiĝo de la Dipatrino – paroĥa, masonita, konstruita en 1864
  • Katolika preĝejo al s-ta Anna – paroĥa, konstruita en la jaroj 1907-1913 laŭ projekto de Stefan Szyller
  • sonorilturo de la 18-a jarcento – la plej malnova konstruaĵo en Krynki
  • Juda tombejo
  • Ortodoksa kapelo s-ta Antonio – tombeja, ligna
  • Sinagogo de slonimaj ĥasidoj en Krynki – konstruita en la dua duono de la 19-a jarcento, nuntempe magazeno, unu el la malmultaj konservitaj, libere starantaj ĥasidaj sinagogoj en Pollando.
  • Kaŭkaza sinagogo – konstruita en 1850, nun la Komunuma Centro de Kulturo kaj Sporto.
  • Malnova Sinagogo
  • Granda Sinagogo – nun restaĵoj de ruino.

En la centra parto de Krynki ekzistas originala, unusola en Pollando kaj unu el du en la mondo (la dua probable en Parizo) trafikcirklo, de kiu deiras radie 12 stratoj.

Referencoj redakti

  1. Stanisław Alexandrowicz, Geneza i rozwój sieci miasteczek Białorusi i Litwy do połowy XVII w., „Acta Baltico‑Slavica”, t. 7, 1970, p. 92.
  2. Robert Krzysztofik, Urbaj lokoj en Pollando. Historia kaj geografia dokumentado, Katowice 2007, pp. 44-45.
  3. Czesław Pilichowski: Obozy hitlerowskie na ziemiach polskich 1939–1945. Informator encyklopedyczny. Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1979, p. 259, (ISBN 83-01-00065-1)
  4. Yitzhak Arad: Belzec, Sobibor, Treblinka. The Operation Reinhard Death Camps. Bloomington: Indiana University Press, 1999, p. 397, (ISBN 978-0-253-21305-1)
  5. Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939–1945, Sport i Turystyka, 1988, p. 74, (ISBN 83-217-2709-3)
  6. Decido pri restarigo de la urborajto (fotokopio).

Eksteraj ligiloj redakti