Kuŝiro

urbo en Hokajdo, Japanio

Kuŝiro (釧路市 [kuŝiro-ŝi]) estas japana urbo de la subgubernio Kuŝiro (Hokajdo). Ĝi estas la ĉefurbo de la subgubernio Kuŝiro kaj ĝi havas la pli grandan loĝantaron de la oriento de Hokajdo.

Kuŝiro
Japana nomo 釧路市
Loko de Kuŝiro
Loko de Kuŝiro en Hokajdo, Japanio.
urbo de Japanio • urbego
Loko
Lando Japanio
Regiono Hokajdo
Gubernio Hokajdo
Subgubernio Kuŝiro
Municipokodo 〒085-8505
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 1,362.75 km²
Loĝantaro (31-a de aŭgusto 2011)
     Tute 183 757
     Denseco 140/km²
Koordinato 42° 59′ 00″ N 144° 23′ 00″ O / 42.98333 °N, 144.38333 °O / 42.98333; 144.38333 (mapo)
Simboloj
Arbo Syringa reticulata
Floro Granda tropeolo
Blazono de Kuŝiro
Blazono de Kuŝiro
Urbodomo de Kuŝiro
Adreso 〒085-8505
Kushiro-shi, Kuroganecho 7-5, Hokkaido
Telefononumero 0154-23-5151
vdr

Historie, ĝi estis grava havenurbo, ĉar ĝi estis malpli ŝtopita pro glacio ol aliaj havenurboj kiel Hakodate. Ĝi iĝis grava fiŝkapta haveno ekde 1920.

Historio redakti

La nomo de la urbo venas el la Ajnua lingvo. Oni ne bone konas ties signifon. (Netrairebla rivero, trapasejo, mallumo...)

  • 1869, la urbo de Kusuri prenas la nomon de Kushiro.
  • 1909, la loĝantaro povas uzi telefonon kaj elektron.
  • La 1-an de aŭgusto 1922, Kuŝiro estas unu magistrato.
  • 1988, la urbo pliboniĝis en ekonomio kaj konstruis sian CBD.
  • 2005: Kuŝiro, Akan kaj Onbecu kunfandiĝas en la nova urbo Kuŝiro

Ĝi estas la naskiĝurbo de la astronomo Kazurō Watanabe.

Kulturo redakti

La simbola arbo estas la siringo. La simbola floro estas la granda tropeolo.

Eksteraj ligiloj redakti