Kazurō Watanabe
Kazurō Watanabe (japane : 渡辺 和郎 ; naskiĝis la 1-an de majo 1955, en Kuŝiro) estas amatora japana astronomo.
Kazurō Watanabe | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nomo | Kazurō Watanabe | |
Dato de naskiĝo | 1-a de majo 1955 | |
Loko de naskiĝo | Kuŝiro | |
Okupo | astronomo | |
Aĝo | 64 | |
Portalo pri Homoj | ||
Li estas ano de la Japana societo de astronomio kaj de la Orienta Astronomia asocio.
Li estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de pluraj libroj pri astronomio , inter kiuj :
- 小惑星ハンター, Shōwakusei hantā = "Ĉasisto de asteroidoj",
- 天体写真マニュアル, Tentai-shashin manyuaru, = "Gvidlibro de fotografio de la ĉielaj korpoj"
- 僕らの夢の星空, Bokura no yume no hoshizora = "La nokta ĉielo de niaj revoj"
Li kunlaboras al la revuo 月刊天文ガイド, Gekkan tenmon gaido = "Monata astronomia gvido"
Kun pluraj junaj disĉiploj li kunmalkovris 670 asteroidojn (inter kiuj la planedeto 46610 Bésixdouze nomita alude al la asteroido B 612 de la Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry).
La asteroido 4155 Watanabe estis nomita en lia honoro.