B 612 (asteroido)

asteroido de la Eta Princo

B 612 estas la asteroido el kiu la Eta Princo, ĉefrolulo de la samnoma verko de Antoine de Saint-Exupéry, estus deveninta. Ĝi estus "apenaŭ pli granda ol la domo"

Asteroido B 612. Vulkana aktiveco estas videbla

Tiu asteroido estus eltrovita en 1909 de turka astronomo, sed tiu malkovro estus agnoskita nur en 1920.

B 612 havus tri vulkanojn (el kiuj du aktivajn) kaj atmosferon kun ventoj.

Plantoj sur ĝi kreskus, inter kiuj rozo kaj baobaboj; tiuj-ĉi lastaj estus danĝeraj se oni lasus ilin kreski : pro la malĉeesto de herbovoruloj, ili invadus la asteroidon kaj eĉ povus disrompi ĝin.

Estas ankaŭ menciitaj papilioj.

Verŝajne, de Saint-Exupéry ne intencis kongruigi sian fikcian asteroidon kun reala astro : Kiam asteroido estas malkovrita, ĝi unue estas indikata per maldaŭra nomo, kiu indikas la daton kaj la rangon de la malkovro, (ekzemple, la asteroido 1936 FQ estis malkovrata en la dua duono de marto 1936, kaj estas la deksesa asteroido malkovrita dum tia periodo). Kiam ĝia orbito estas precize kalkulita, ĝi ricevas daŭran nomon: la numero de ĝia malkovro kaj nomo, ekzemple "1421 Esperanto".

La asteroido portanta la numeron 612 estas 612 Veronika, malkovris ĝin en 1906 la germana astronomo August Kopff.

Reference al B 612, la asteroido numero 46610 estis nomata 46610 Bésixdouze[1] ([Be sis duz], laŭ la franca prononco de B ses dekdu), ĉar la deksesuma nombro B612 valoras, en dekuma sistemo, precize 46610.

Notoj kaj referencoj redakti