Květná
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Květná (apartigilo) |
Municipo Květná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 414 loĝantoj (2023).
Květná | |||
germane Blumenau | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Květná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Květná | ||
- alteco | 575 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 15″ N 16° 20′ 30″ O / 49.73750 °N, 16.34167 °O (mapo) | ||
Areo | 9,01 km² (901 ha) | ||
Loĝantaro | 414 (2023) | ||
Denseco | 45,95 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578291 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Květná (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.kvetna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis lombardita al episkopo de Litomyšl. Origine ĝi estis tute aŭ plejparte ĉeĥa. Sed tiam ĝi nomiĝis latine Quietne, kaj ĉeĥa Květná kaj germana Blumenau ekestis nur pli malfrue.
Memorindaĵoj redakti
Preĝejo redakti
Pseŭdoromanika preĝejo de Sankta Laŭrenco estis rekonstruita en la jaro 1902 laŭ planoj de Antonín Béba. La origina preĝejo el la jaro 1350 nekonserviĝis. Ankaŭ ekipaĵo de la preĝejo estas pseŭdostila.
Tombejo redakti
En tombejo apud la preĝejo situas baroka kadavrejo el la 18-a jarcento, kvadrata kun rondigitaj anguloj, platplafona kun mansarda tegmento. Ĉirkaŭ la ovala fenestro estas stuka kadraĵo.
Statuoj redakti
- Super la paroĥestreja ĝardeno situas trilatera pesta kolono el la jaro 1716.
- Ŝtona kruco apud la tombejo kun reliefo de Madono kun bebo sur soklo estas el la jaro1768.
- La Plejsankta Triunuo troviĝas antaŭ la vilaĝo apud la vojo al Svitavy kun reliefo de Madono sur soklo estas el la jaro1821.
- Fera kruco sur tombejo el la jaro 1860 staras sur soklo kun reliefoj de Sankta Anna, Resurekto de Lazaro kaj de Sankta Francisko.
Kolonaj bildoj redakti
- Bildo de Sankta Johano Nepomuka.
- Bildo de Sankta Paŭlo el la jaro 1802 memore al grajlo.
Popolaj konstruaĵoj redakti
En la vilaĝo estas bone konservitaj germanaj apudriveretaj konstruaĵoj - bienetoj de ĉirkaŭkorta tipo kun nestukitaj marnaj muroj kaj dekoraciaj embrazuroj ĉirkaŭ la fenestroj.
Natura memorindaĵo redakti
En vilaĝa katastra distrikto estas protektata teritorio nomata "Sněženkové údolí" (Galanta valo).
Literaturo redakti
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Poličsko ĉeĥe