László Benedek (biokemiisto)
László Benedek [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Benedek László, estis hungara biokemiisto, plibonigisto. Lia familia nomvarianto estis Breuer.
László Benedek (biokemiisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1901 en Szeged |
Morto | 3-an de oktobro 1977 (76-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto kemiisto |
László Benedek[1] naskiĝis la 16-an de majo 1901 en Szeged, li mortis la 3-an de oktobro 1977 en Szeged.
Biografio
redaktiLászló Benedek maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919, poste li studis kemion en Teknikuniversitato palatino József inter 1920–1924, pli poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József en 1927. Li praktikadis agrikultura stacio en Szeged inter 1927–1936, poste li ricevis la statusojn vickemiisto (1936), ĉefkemiisto (1940), stacistro (1944), dum en 1928 li havis stipendion en Berlino. Ekde 1946 li estis institutestro de tutlanda kemia instituto, sed post 3 jaroj li establis, poste estris ĝis la pensiuliĝo en 1964 kapsikan instituton en Szeged. Intertempe li kandidatiĝis en 1956 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri papriko, respektive kapsiko, eĉ li plibonigis ilin. Li edziĝis en 1929, poste filo naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Új chalkon és cumaranon vegyületekről. (disertaĵo, 1926)
- A tyúktojás sárgájának festése paprikaetetés útján. (1937)
- A paprikaőrlemények nyersrosttartalmáról. (kunaŭtoro, 1943)
- A konyhasó C-vitamint védő hatása. (kunaŭtoro, 1949)
- A paprika. (monografio, kunaŭtoro, 1955)
- Kutatási eredmények a fűszerpaprika színezőképessége terén. (disertaĵo, 1956)
- Kutatási eredmények a fűszerpaprika színezőképessége terén. (1958)
- A fűszerpaprika belső értéktartalma. (1964)
- Carotenoid Synthesis in Seasoning Paprika. (1972)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Szeged (1978)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM46144;jsessionid=27587D256CFEEACFB9C21F8C716BF0E0 hungarlingva datenaro de muzeo