László Dudás
László Dudás [lAslO dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás László estis hungara fasonisto, grafikisto, poŝtmarkoplanisto.
László Dudás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1935 en Bátor |
Morto | 25-an de aŭgusto 2014 (79-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | ilustristo fasonisto poŝtmarkdesegnisto grafikartisto ![]() |
László Dudás [1] naskiĝis la 24-an de majo 1935 en Bátor, li mortis la 25-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Dudás frekventis mezlernejon en Debrecen, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Dózsa-Farkas kaj Miklós Borsos. Post siaj studoj li faris fasonojn al ŝipoj, diversaj industriaj iloj, eĉ al firmaoj, iom poste li kreis grafikaĵojn por reklamoj. Ekde 1971 li planadis poŝtmarkojn, resume 227 specojn. Ekde 1991 li laboris jam helpe de komputilo. Li ricevis 5 premiojn inter 1988-2004.
Ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1970, 1990, 1996)
- Pécs (1988)
Elektitaj poŝtmarkoj
redakti- Kastélyok (1986-87)
- Magyar Népművészet (1994-95)
- Budapest és a megyék címerei (1997)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2018-12-28.