László FÁRI [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fári László estis hungara kemiisto, profesoro.

László Fári
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1898 (1898-07-02)
en Hódmezővásárhely
Morto 11-an de julio 1953 (1953-07-11) (55-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiisto • kemia inĝeniero
vdr

László Fári [1] naskiĝis la 2-an de julio 1898 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 11-an de julio 1953 en Vác.

Biografio redakti

László Fári abiturientis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1916. Li studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto inter 1918 kaj 1924, en la lasta jaro li akiris kemian diplomon. Post siaj studoj li laboris en kemia uzino en Budapeŝto. En 1947 li komencis instrui en altlernejo pri filmoj en Budapeŝto. Ekde 1950 ĝis sia morto li estis institutestro en Vác. Ekde 1951 li instruis ankaŭ en la menciita teknikuniversitato, kie li instruis kemiajn rilatojn de la fotado. Li estis ankaŭ amatora fotisto. Li kandidatiĝis en 1952, li ricevis premion Kossuth en 1951.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A fényképezés új útjai (Novaj vojoj de la fotado), (1936)
  • Korszerű fényképezés (Moderna fotado), (1941)
  • Korszerű fényérzékeny anyagok előállítása és színesfényképezés (1954)

Fontoj redakti