László Imre Waltherr

László Imre Waltherr [lAslo imre valter], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Waltherr László Imre estis hungara historiisto, lingvisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1832) de Hungara Scienca Akademio.

László Imre Waltherr
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1788 (1788-11-01)
Morto 23-an de oktobro 1866 (1866-10-23) (77-jara)
en Tarcal
Okupo
Okupo historiisto
Information icon.svg
vdr

László Imre Waltherr [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1788 en Tarcal. Li mortis la 23-an de oktobro 1866 en Tarcal.

BiografioRedakti

László Imre Waltherr lernis en sia naskiĝurbo, Tokaj, Szeged, Kassa. En la lasta urbo li finis la lernadon en 1809. En 1811 li laboris 2 jarojn en Hódmezővásárhely kiel skribisto, poste li havis postenon en Pest (urbo), kie ankaŭ advokatiĝis. Spite tion ekde 1819 li laboris en grafa arkivejo ĝis la pensiuliĝo en 1850. En la sekva jaro li retranslokiĝis al sia naskiĝurbo. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Fejér György oklevéltára (Arkivejo de György Fejér), (1837)
  • Némely észrevételei az 1840-ki Mezei Naptárra - sen eldonjaro
  • Felszólalás a lelkészek világi ruházat-viselése ellen (1848)
  • Zsebszótár (Poŝvortaro) kaj Magyar Szótár (Hungara Vortaro) - kunredaktoro

FontojRedakti