László Lakos

hungara politikisto

László Lakos [lAslO lakoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakos László estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, bestkuracisto, inĝeniero.

László Lakos
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1945 (1945-08-31) (78-jaraĝa)
en Furta
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistobestokuracisto
vdr

László Lakos [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1945 en Furta.

Biografio redakti

László Lakos maturiĝis en Nagykőrös en 1963, poste li akiris bestkuracistan diplomon en 1968 en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. En 1969 li aliĝis al la komunistoj. Post lernado li estis soldato, poste li eklaboris kiel bestokuracisto en kolĥozo de Kőröstetétlen, kie li estis elektita kolĥozestro en 1972. Post 3 jaroj li estis kolĥozestro en Jászkarajenő. En 1985 li akiris plian diplomon en Gödöllő. En 1979 li kreis patenton. Tiutempe li havis postenojn ankaŭ en la municipo. Li estis parlamenta deputito inter 1985 kaj 1998. Li estis ministro pri agrikulturo inter 1994 kaj 1996. Depost 1998 li estas direktoro de agrikultura kooperativo de Kőröstetétlen.

Li edziĝis en 1967, poste li havis 2 filinojn.

Fontoj redakti