László Márkus (reĝisoro)
László Márkus [lAslO mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus László estis hungara reĝisoro, dramisto, ĵurnalisto, kritikisto, kostumisto, dekoraciisto, teatrestro, altlerneja instruisto, membro de Societo Petőfi (1937).
László Márkus | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1881 en Szentes | |
Morto | 25-an de aprilo 1948 (66-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto • kritikisto • teatra reĝisoro • scenografo • kostumdezajnisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
László Márkus [1] Arkivigite je 2020-07-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de novembro 1881 en Szentes, li mortis la 25-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Márkus frekventis liceon en Máramarossziget, kie li partoprenis ankaŭ en la urba kultura vivo. Li studis kelkajn jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝton, poste li iĝis ĵurnalisto, ekde 1907 reĝisoro de Teatro Magyar. Inter 1923 kaj 1935 li estis ĉefreĝisoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, en la jaroj 1932-1933 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1934 li estis nomumita eterna membro de la Operejo. Dum la nazia erao li helpis al la judoj kaŝiĝi, krome li ne istruis en la Muzikakademio. Ekde 1945 ĝismorte li instruis en Aktora Akademio.
Liaj dramoj redakti
- Attila, hun legenda (1911) - Nacia Teatro (Budapeŝto)
- Varsótól az Adriáig (1914)
- Ágis tragédiája (1936) - Nacia Teatro (Budapeŝto)
Liaj elektitaj mutaj filmoj redakti
(En ĉiuj kiel reĝisoro, scenaristo, dekoraciisto)
- Az aranyszemű hölgy (1920)
- Az óhaza (1920)
Liaj libroj redakti
- Magyar gondok (Hungaraj zorgoj), (1916) - eseoj
- A színház etikája (Etiko de la teatro), (1934)
Liaj tradukaĵoj redakti
- D’Annunzio: A Holt város (1905)
- Friedrich Hebbel: Mária Magdolna
- Ibsen: A vadkacsa
- Ibsen: Hedda Gabler
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Goethe: Faust (ankaŭ dekoraciisto)
- Ibsen: Peer Gynt (ankaŭ dekoraciisto kaj kostumisto)
- Ŝekspiro: Hamleto, dana reĝido (ankaŭ dekoraciisto)
- Richard Wagner: Parsifal
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto