László Méhes
László Méhes [lAslO mEheŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Méhes László estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro.
László Méhes [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1961 en Enying.
Biografio redakti
László Méhes akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1983, sed jam pli frue en 1981 li aliĝis al trupo de Gaja Teatro. Li ricevis aktorajn kaj reĝisorajn taskojn, sed li estis videbla ankaŭ en filmoj. En 2005 li estis nomumita ĉefreĝisoro. En 2010 li estis teatrestro de Teatro József Attila, ekde 2012 ĉefreĝisoro de hungarlingva teatro en Komárno. Li ricevis premiojn en 1993 kaj 1994.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Osvald
- Rikardo la 2-a - Bushy
- Rikardo la 3-a - 2-a murdisto
- Makbeto - sorĉisto
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Nemes Keszeg András
- Somermeznokta sonĝo - sakflutisto
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Adolf
- Molière: La malsanulo pro imago - Tomaso
- Ibsen: Peer Gynt - fremdulo; Huhu; patro de Solvejg
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Csontváry (1980)
- Hamis a baba (1991)
- Zimmer Feri (1998)
- Sorstalanság (2005)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- Peer Gynt (televizia versio, 1988)
- Presszó (1998)
- Kossuthkifli (serio, 2013)
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Gorman: Rémségek kicsiny boltja (1993, 1994)
- Feydeau: Bolha a fülbe (2004, 2014)
- Molière: Tartufo (2012)
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Fred Astaire kaj aliaj [2]