MIHÁLY László (miha:j), Barna Mihály László, estis hungara poeto, verkisto, publicisto naskita en Székelyudvarhely la 29-an de decembro 1902 kaj mortinta en Budapest la 5-an de julio 1977.

László Mihály
Persona informo
Naskonomo Mihály László István Tamás
Naskiĝo 29-an de decembro 1902 (1902-12-29)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 5-an de julio 1977 (1977-07-05) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon li finis en sia naskiĝurbo. Li estis kunlaboranto de Ifjú Erdély, Pásztortűz, Vasárnap, Dacia, Délkelet, Erdélyi Helikon, Erdélyi Szemle, Ellenzék. En 1923 li estis unu el kunlaborintoj de Tizenegyek antológia. Ekde 1926 li vivis en Budapeŝto. En 1930 li havigis diplomon pri historio en la Universitato Pázmány Péter. Li estis ĵurnalisto de gazetoj de Centra Presarentrepeno. De 1941 li estis ĝia raportisto el Italio. Inter 1945 kaj 1949 li estis la kunlaboranto de Ĉefurba Szabó Ervin Biblioteko. Post sia maldungo li estis helplaboristo. Ekde 1962 ĝis sia morto li laboris en la enciklopediredakcio de la Akademia Libroeldonejo.

Verkoj redakti

  • Áldozat a jövőért (teatraĵo, Székelyudvarhely, 1920);
  • Hóvirágok (poemoj, Kolozsvár, 1923);
  • Hazavágyom! (poemoj, Bp., 1926);
  • Új harcos székely nép (teatraĵo, Bp., 1927);
  • Tavaszi vihar (romano, Kv. 1933);
  • Költő, ne félj! (poemoj, Bp., 1936);
  • Tengeri tündér (romano, Bp., 1938);
  • Buda alá! (poemoj, Bp., 1938);
  • Presente! 1920-1940 (publicistikaj verkoj Bp., 1941).