László Ráday
László Ráday [lAslO rAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráday László estis hungara kantisto.
László Ráday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ráday László |
Naskiĝo | la 11-an de novembro 1912 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 1986 en Miskolc (Hungario) |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
László Ráday [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1912 en Budapeŝto, li mortis en 1986 en Miskolc.
Biografio
redaktiLászló Ráday akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto, lia ĉefa instruisto estis Albert Siklós. Li iĝis vaste konata kantisto, ĉar li kantadis precipe popularajn artkantojn, patriotajn kantojn kaj soldatajn marŝojn. Li havis ankaŭ posteneton en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li devige forlasis sian naskiĝurbon kaj li estis kantisto en restoracio en Miskolc ĝis la pensiuliĝo. (Li estis politike deportita, ĉar li estis servisto de la malnova reĝimo.)
Li edziĝis en 1938, li havis ankaŭ filinon ekde 1941. Li mortis en Miskolc jam kiel simpla homo.
Li ne nur kantis, sed komponis ankaŭ artkantojn.
Filmaj roloj
redakti- Két lány az utcán (1939) - kantisto
- Ne sírj utánam, kedvesem (1943, mallonga filmo) - soldato, krome li komponis la filmomuzikon
- La kaporalo kaj la aliaj (1965) - lia voĉo gramafone estas aŭdebla
Elektitaj komponaĵoj
redakti- Hiába mondod, hogy gyűlölsz
- Páros csillag
- Első levél
- Nem szégyen a szegénység