László Rosivall

hungara kuracisto

László Rosivall, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rosivall László estas hungara kuracisto, nefrologo, profesoro.

László Rosivall [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Rosivall frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo en 1967, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1973. Li komencis labori en universitata instituto jam en 1971. Inter 1978 kaj 1985 li ofte studvojaĝis al diversaj landoj, kie li esploris aŭ instruis. Li kandidatiĝis (PhD) en 1980, li doktoriĝis (DSc) en 1987 antaŭ Hungara Scienca Akademio. En la studjaro 1994 li estis elektita rektoro, poste li gvidis universitatan instituton. Li edziĝis baldaŭe havanta 3 filinojn. Li ricevis diversajn premiojn inter 1969-2014.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Contribution of the renin-angiotensin system to the control of intrarenal hemodynamics (1984)
  • Fluid flow in the jŭtaglomerular interstitium visualized in vivo (2006)
  • Microvascular regulatory role and increased expression of vascular endothelial growth factor receptor type 2 in experimental gingivitis (2013)

Fontoj redakti