László Szabados (naĝisto)

László Szabados [lAslO sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabados László, estis hungara naĝisto, olimpiano kaj Eŭropa ĉampiono.

László Szabados
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de aprilo 1911(nun 1911-04-11)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 28-an de aprilo 1992
la 28-an de aprilo 1997
la 17-an de oktobro 1997
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo naĝisto
vdr
László Szabados en 1935 (maldekstre)

László Szabados naskiĝis la 11-an de aprilo 1911 en Szabadka (nun Subotica en Serbio) en tiama Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario. Li mortis la 28-an de aprilo 1997 en Budapeŝto, aŭ la sama dato sed en 1992, aŭ la 17-an de oktobro 1997.[1][2][3]

Biografio redakti

Szabados maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li frue estis ankaŭ sportisto, jam en 1929 li estis la dua en la tutlanda naĝkonkurso en junula kategorio (100 m rapida). En Eŭropa ĉampionado en 1931 en Parizo li gajnis ormedalon en la 4×200 m rapida stafeto, en Somera Olimpiko 1932 bronzan medalon en la sama konkursobranĉo. Inter 1931 kaj 1934 li estis sepfoje membro de la elektita hungara naĝteamo.

Fontoj redakti

Notoj redakti