László Tora

hungardevena franca biokemiisto

László Tora [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tora László estas hungara biokemiisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2010), ordinara membro de Academia Europaea (2016).

László Tora
Persona informo
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biokemiisto • biologo • scienca esploristo
vdr

László Tora naskiĝis la  20-an de julio 1957(nun 1957-07-20) en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Tora akiris biologian diplomon (MSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1982, post 3 jaroj li levis ĝin al Ph.D. en la sama universitato, dum inter 1981-1985 li esploris en radiobiologia instituto. Inter 1985-1994 (poste jam kiel postenulo) li esploris en instituto de Strasburgo, dum inter 1991-2001 li havis postenon ankaŭ en Illkirch-Graffenstaden, poste li estis esplordirektoro en Strasburgo kaj ekde 2011 en Illkirch-Graffenstaden. Li ricevis nehungarajn premiojn inter 2001-2013.

Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro) redakti

  • Supercoil induced S1 hypersensitive sites in the rat and human ribosomal RNA genes (1986)
  • Widely spaced, directly repeated PuGGTCA elements act as promiscuous enhancersfor different classes of nuclear receptors (1996)
  • TAF9b (formerly TAF9L) is a bona fide TAF that has unique and overlapping roleswith TAF9 (2005)
  • SAGA Is a General Cofactor for RNA Polymerase II Transcription (2017)
  • What do the structures of GCN5-containing complexes teach us about their function? (2021)

Fontoj redakti

Referencoj redakti