Léonie d'Aunet

Léonie Thévenot d’Aunet (2a de julio, 1820 - 3a de marto, 1879) estis franca aŭtoro, novelisto, dramaturgo kaj esploristo en Arkto.[1]

Léonie d'Aunet
Leoniedaunet.jpg
Persona informo
Naskonomo Marie Denise Léonie Thévenot d'Aunet
Aliaj nomoj Thérèse de Blaru
Naskiĝo 1-an de januaro 1820 (1820-01-01)
en Parizo
Morto 21-an de marto 1879 (1879-03-21) (59-jara)
en 1-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o François-Auguste Biard
Amkunulo Victor Hugo
Infanoj Georges Biard d’Aunet • Marie Double
Okupo
Okupo romanisto • dramaturgo • esploristo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Ŝi edziniĝis al la pentristo François-Auguste Biard (1798-1882) la 23an de julio 1840 en Parizo. En 1838 la ŝipo La Recherche (1838-1839), sub estreco de Joseph Paul Gaimard, entreprenis sciencan ekspedicion al Svalbardo,[2] por esplori la Arkton. D'Aunet estis tiam vivanta kun Biard, kaj konvinkis sian estontan edzon akcepti la postenon de oficiala pentristo de la ekspedicio, kondiĉe ke ŝi estu rajtigita akompani lin.[3] Ŝi veturis kun Biard tra Belgio, Nederlando kaj Norvegio, antaŭ lasi Hammerfest, la plej norda urbo en Skandinavio, kaj revenis post pasigi kelkajn semajnojn en Svalbardo. Ŝi estis la unua virino kiu partoprenis en scienca ekspedicio al la nordaj regionoj. Reveninte, ŝiaj leteroj estis publikigitaj, en seria formo, en la Revue de Paris[4]

Aŭtune 1843 ŝi ekrilatis kun Victor Hugo, kiun ŝi plej verŝajne renkontis en la salono de Fortunée Hamelin.[5] Ilia rilato plaĉis al Hugo, inspirante al li nombrajn poemojn kies spuroj estas en Les contemplations. Ŝia sepjara rilato estis definitive interrompita pro la ekzilo de Victor Hugo post la puĉo fare de Louis Napoleon la 2an de decembro, 1851.

Ilia rilato iĝis publike konata, kiam la 5a de julio 1845, ŝia eszo sekvigis ilin kaj ŝi estis surprizita kun la verkisto dum adolto en hotelo de fr:Passage Saint-Roch. La komisaro lasis Hugo iri post hezitado, kiam Hugo proklamis sian netuŝitecon kiel "peer", senatano de Francio, sed Leonie estis arestita kaj enprizonigita en la Prizono Saint-Lazare.

Pose du monatoj, ŝi estis transigita al la Konvento de Sinjorinoj de Sankta Mikaelo, kie Adèle Foucher (edzino de Victor Hugo), kiu estis kontenta pro konkurenculino por Juliette Drouet, decidis viziti Leonie. Poste Adèle helpis ŝin aliri al la literatura kariero, sed konvinkis ŝin ne sekvi la familion al la ekzilo kun Victor Hugo. Tamen la korespondado inter la iamaj amantoj pluis, kaj estis onidiroj pri partopreno de Hugo en ŝiaj verkoj.

VerkojRedakti

  • Voyage d'une femme au Spitzberg.
  • Une place à la cour, unuakta komedio, Poissy, Arbieu, 1854.
  • Voyage d’une femme au Spitzberg, Paris, Hachette, 1854.
  • Jane Osborn, kvarakta dramo, Paris, A. Taride, 1855.
  • Un mariage en province, Paris, W. Gerhard, 1856.
  • Étiennette ; Silvère ; Le Secret, noveloj, Paris, L. Hachette, 1859.
  • L’Héritage du marquis d’Elvigny. Les deux Légendes d’Hardenstein, Paris, L. Hachette, 1863.
  • Une vengeance, Paris, Hachette, 1857.

NotojRedakti

  1. Léonie d'Aunet diris la 2an de julio 1820 kiel naskodato, sed lia patrino diris la 1an de januaro. Alessandra Grillo, Le Grand Tour de Léonie d'Aunet - Voyage d’une Parisienne aux pays boréaux, Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Revue Astrolabe, n° 21, septembre-oktobre 2008.
  2. (Junio 2003) “Voyages de la Commission scientifique du Nord, en Scandinavie, en Laponie, au Spitsberg et aux Feroe, pendant les années 1838,1939 et 1840” (fr). 
  3. Finch, Alison. (2006) Women's writing in nineteenth-century France. Cambridge University Press. ISBN 0521024544. OCLC 71046768.
  4. *
  5. *