Lőrinc Kesztler
Lőrinc Kesztler [kestler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kesztler Lőrinc estis hungara instruisto, komponisto.
Lőrinc Kesztler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kesztler Lőrinc |
Naskiĝo | la 14-an de januaro 1892 en Küllőd (Hungara reĝlando) |
Morto | la 27-an de februaro 1978 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto • muzikologo |
Lőrinc Kesztler [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1892 en Küllőd (nuntempa Kolut en Serbio), li mortis la 27-an de februaro 1978 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lőrinc Kesztler lernis en Muzikakademio de Budapeŝto de Viktor Herzfeld kaj Zoltán Kodály, laŭ alia fonto ankaŭ de Ilonka Kabos. Inter 1921 kaj 1973 li instruis en la plej gravaj muzikaj mezlernejoj en Budapeŝto. En 1938 lia komponaĵo ricevis premion. Lia muzika lernolibro en 1928 estis multfoje eldonita. Li ankaŭ komponadis.
Komponaĵoj redakti
- Ünnepi nyitány (1938, premiita)
- diversaj muzikoj por korusoj
- diversaj ekleziaj muzikoj
- Pergolesi: Fuvolaverseny (1955, adaptaĵo)
- Mozart: D-dúr szimfonietta zenekarra a négykezes zongora szonátából ([K 381] 1958, adaptaĵo) * Vivaldi:Brácsaverseny (1964, adaptaĵo)
Liaj libroj redakti
- Összhangzattan (1928, depost 1950 kvinfoje eldonitaj)
- Zenei alapismeretek iskolai és magánhasználatra (1959)