Lőrinc Mészáros (entreprenisto)

Lőrinc Mészáros [mEsAroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mészáros Lőrinc (naskiĝis la 24-an de februaro 1966[1] en Székesfehérvár) estas hungara gasmuntisto, entreprenisto, vilaĝestro. Lia edzino estis Mészárosné Kelemen Beatrix inter 1986–2020, poste Andrea Várkonyi.[2]

Lőrinc MÉSZÁROS
Persona informo
Naskiĝo 24-a de februaro 1966 la  24-an de februaro 1966(nun 1966-02-24) (58‑jara)
en Székesfehérvár, Hungario
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo entreprenistopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Li estis edukita en vilaĝo Felcsút, kie samtempe vivis Viktor Orbán. Depost fino de la socialismo en la 1990-aj jaroj li komencis munti gason en Felcsút. Li estis vilaĝestro de Felcsút inter 2011-2018. Memoru: Viktor Orbán estis ĉefministro ekde 2010. Mészáros fariĝis la plej riĉa viro de Hungario dum kelkaj jaroj - kion pluraj analizistoj klarigas, ke li havas proksimajn ligojn al signifaj membroj de la partio Fidesz. Lia riĉaĵo duobliĝis ĉiujare, tiu impeto estis pli granda, ol la usonaj aŭ arabaj riĉuloj. En la fruaj 2020-aj jaroj liaj entrerenoj kovras la plenan skalon de negocoj (industrio, agrikulturo, servoj, fremdultrafiko, sporto).

Referencoj redakti

  1. A Felcsúti Utánpótlás Nevelésért Alapítvány 4/2014 sz. határozata (hungara) (PDF). Puskás Akadémia FC. Arkivita el la originalo je 2016-12-25. Alirita 22‑a marto 2017.
  2. Magyar, Krisztián. Orbán & Mészáros Co. - A felcsúti polgármester milliárdos gyarapodása (hungara) (HTML). Magyar Narancs (25‑a septembro 2014). Alirita 22‑a marto 2017.