La 25a horo (filmo)
La 25a horo (La vingt-cinquième heure) estas filmo franc-ital-jugoslava de 1967, de la drama ĝenro, filmita en Francio kaj Jugoslavio kaj reĝisorita de Henri Verneuil. En la ĉefaj roloj aktoris Anthony Quinn kaj Virna Lisi. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano de la rumana verkisto Constantin Virgil Gheorghiu. La muziko estis komponita de Maurice Jarre kaj Georges Delerue. Ĝi estis produktorita de Carlo Ponti por MGM.
La 25a horo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Vingt-cinquième Heure |
Originala lingvo | angla lingvo • franca lingvo • rumana lingvo |
Kina aperdato | 16 feb. 1967 |
Ĝenro | milita filmo, filma dramo |
Kameraado | Andréas Winding |
Reĝisoro(j) | Henri Verneuil |
Produktisto(j) | Carlo Ponti |
Scenaro | Henri Verneuil • François Boyer • Wolf Mankowitz |
Loko de rakonto | Rumanio • Germanio • Hungario |
Muziko de | Georges Delerue |
Rolantoj | Anthony Quinn • Virna Lisi • Michael Redgrave • Marcel Dalio • Alexander Knox • Serge Reggiani • Robert Beatty • Jean Desailly • Françoise Rosay • Olga Schoberová • Albert Rémy • Grégoire Aslan • Jacques Marbeuf • Jacques Marin • Jacques Préboist • Jan Werich • John Le Mesurier • Liam Redmond • Paul Pavel • Harold Goldblatt • Meier Tzelniker • Kenneth J. Warren • Raoul Delfosse • Marius Goring • Wolfgang Völz • Valentino Macchi |
IMDb | |
La agado temas pri rumana kamparano en la epoko de la Dua Mondmilito. Li suferas persekutadon de rumana policano, kiu sendas lin al koncentrejo por senĝene delogi lian edzinon. Erare konsiderata judo, je la alveno de la germanoj li estas konsiderata pura arjano kaj aperas en plej konata gazeto de Nazia Germanio. Poste li estis subpremita de usonanoj, dum rusoj subpremas kaj perfortas lian edzinon.