Maurice Jarre

franca muzikisto (1924-2009)

Maurice-Alexis JARRE (Franclingva prononco: [mɔʁis alɛksi ʒaʁ]; 13a de Septembro 1924 – 28a de Marto 2009) estis franca komponisto kaj dirigento. Kvankam li komponis ankaŭ kelkajn konĉertojn, Jarre estas plej bone konata pro siaj filmomuzikoj, ĉefe pro siajn kunlaboraĵoj kun la kinreĝisoro David Lean. Jarre komponis la filmomuzikojn de ĉiuj filmoj de Lean el Lawrence of Arabia (1962) ĝis A Passage to India (1984). Li estis nomumita por naŭ Oskar-premioj, kaj ricevis tri en la kategorio de Plej Bona Originala Filmomuziko pro Lawrence of Arabia, Doctor Zhivago (1965), kaj A Passage to India, ĉiu el ili reĝisoritaj de Lean.

Maurice Jarre
Persona informo
Naskonomo Maurice Antoine Alexis Jarre
Naskiĝo 13-an de septembro 1924 (1924-09-13)
en 5-a Arondismento de Liono
Morto 28-an de marto 2009 (2009-03-28) (84-jaraĝa)
en Malibu
Mortokialo kancero
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvoj franca
Loĝloko Liono
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de ParizoKonservatorio de Parizo
Familio
Edz(in)o France Pejot • Dany Saval • Laura Devon • nekonata valoro
Infanoj Jean Michel Jarre • Stéfanie Jarre
Parencoj Kevin Jarre
Okupo
Okupo komponistodirigento • filmkomponisto
Verkoj Lara's Theme
vdr

Elstaraj filmomuzikoj por aliaj reĝisoroj estis Eyes Without a Face (1959), The Longest Day (1962), The Train (1964), The Collector (1965), Grand Prix (1966), The Man Who Would Be King (1975), Mohammad, Messenger of God (1976), Jesus of Nazareth (1977), Lion of the Desert (1981), The Year of Living Dangerously (1982), Witness (1985), The Mosquito Coast (1986), Fatal Attraction (1987), Gorillas in the Mist (1988), Dead Poets Society (1989), Prancer (1989), kaj Ghost (1990). Li laboris kun tiom prestihĝaj reĝisoroj kiel John Frankenheimer, Peter Weir, Georges Franju, John Huston, Adrian Lyne, Luchino Visconti, Alfred Hitchcock, Elia Kazan, kaj Volker Schlöndorff.

Li estis la patro de muzikisto Jean-Michel Jarre kaj adoptopatro de scenaristo Kevin Jarre.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maurice Jarre en la angla Vikipedio.