La Ciotat
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Ciotat (stacidomo). |
La Ciotat (en provenca okcitana lingvo La Ciutat laŭ la klasika normo aŭ La Ciéuta laŭ la mistrala normo) estas havena urbo de Provenco kaj konsideratas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2019 en la komunumo vivis 35 993 loĝantoj.
La Ciotat | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||
Departemento | ![]() | ||
INSEE kodo | 13028 [+] | ||
Poŝtkodo | 13600 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 993 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 1 144 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 11′ N, 5° 36′ O (mapo)43.1761111111115.6080555555556Koordinatoj: 43° 11′ N, 5° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 61 m [+] | ||
Areo | 31,46 km² (3 146 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Dum longa tempo La Ciotat estis industria urbo (ŝipkonstruejo).
La Ciotat estas fama pro du gravaj inventoj :
- Kino: Ĉi tie la fratoj Lumière inventis la kinon. Unu el la unuaj filmoj nomiĝis L'Arrivée d'un train en gare de La Ciotat (Alveno de trajno en la stacidomo de La Ciotat), filmita en 1895.
- Pétanque: Ĉi tie aperis la fama provenco bul-ludo, kiu nun estas la sesa sporto en Francio laŭ la kvanto da permesilanoj.