Cronay

komunumo de Svislando
(Alidirektita el La Crausaz)

Cronay estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 327 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Cronay
Blazono de Cronay
Blazono de Cronay
Blazono de Cronay
Cronay
Cronay
Cronay
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 45′ 25″ N 6° 41′ 46″ O / 46.75694 °N, 6.69611 °O / 46.75694; 6.69611 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 25″ N 6° 41′ 46″ O / 46.75694 °N, 6.69611 °O / 46.75694; 6.69611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 327
Areo 6,59 km²
Alteco 626 m super marnivelo
Poŝtkodo 1406
Komunumkodo 5910
Mapo de Cronay
Mapo de Cronay
Situa mapo de Cronay
vdr

Geografio redakti

La komunumo Cronay situas en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando, 4 kilometrojn norde de la Lago Lemano kaj 5 kilometrojn sudoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains, ĉe la nordokcidenta bordo de la rivero Mentue. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cronay kaj la vilaĝetoj La Baumaz, La Crausaz kaj Planchamps.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,59 km², de kiuj 31,6% estas kovritaj de arbaro, 61,6% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cronay limas en nordo al Cuarny, en nordnordoriento al Yvonand, en oriento kaj sudo al Donneloye, en sudsudokcidento al Orzens, en sudokcidento al Ursins, kaj en okcidento al Pomy.

Trafiko redakti

Tra Cronay pasas la kantona vojo de Yverdon-les-Bains al Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en nordo pasas tra la komunuma teritorio, situas proksimume 5 kilometron nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cronay datiĝas el la jaro 1142 kiel Crosnai. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj burgonjaj tomboj kun metalornamitaj zonoj. Dum mezepoko Cronay estis senjorejo, kiu apartenis al la Baronejo Saint-Martin-du-Chène. Sur la monteto Au Signal ekzistas ankoraŭ restaĵoj de la fortikaĵo de Ulriko de Sankta Marteno el la jaro 1255. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio Cronay estis tribunalejo en la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti