La Paralakso
La Paralakso estas libro far Slavojo Ĵiĵeko, originale eldonita en 2006. Kiel la majoritato de liaj libroj, ĝi traktas larĝan gamon da subjektoj. Tamen, ĝis hodiaŭ, ĝi estas tiu el liaj libroj kiu pleje proksimiĝas al klara skizo pri la metodiko karakteriza de Ĵiĵeko, t.e. per analogio pri paralakso. Aŭtoroj analizitaj estas, inter aliaj, Lakano, Hegelo, Markso, Kantio, Hajdegero, Badjuo, Negrio, Deneto, Kafko, kaj Henriko Ĝejmzo.
La Paralakso | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Slavoj Žižek |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | februaro 2006 |
Eldonejo | MIT Press |
La koncepto mem de la Paralakso havas sian originon ĉe Kojino Karatanio, kies Transcritique celis reverki Hegelan dialektikon laŭ materiisma perspektivo.