Pariza Komunumo (1871)

revolucia registaro en Parizo 1871
(Alidirektita el La Pariza Komunumo)

La Pariza Komunumo (france la Commune de Paris) estis revolucia registaro en Parizo (Francio) de la 26-a de marto ĝis la 20-a de majo 1871. Ĝi nomis sin laŭ antaŭa revolucia registaro (Pariza Komunumo (1792)) kiu ludis gravan rolon en la Franca Revolucio en 1792.

Pariza Komunumo
flago
sieĝo • socia eksperimento • insurekcioorganizaĵo • grupa ago
Komenco 18-a de marto 1871 vd
Fino 28-a de majo 1871 vd
Geografia situo 48° 51′ 25″ N, 2° 21′ 5″ O (mapo)48.8569444444442.3513888888889Koordinatoj: 48° 51′ 25″ N, 2° 21′ 5″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Pariza Komunumo (1871) (Parizo)
Pariza Komunumo (1871) (Parizo)
DEC
Pariza Komunumo (1871)
Pariza Komunumo (1871)
Map
Pariza Komunumo (1871)
Lingvoj

franca lingvo

vdr
Pariza Komunumo
18-a de marto 1871 – 28-a de majo 1871

sieĝo • socia eksperimento • insurekcioorganizaĵo • grupa ago
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Post la malvenko de Francio kontraŭ Prusio en la Franc-germana milito 1870-71, la parizanoj kiuj suferegis pro malsato kaj frostego dum vintra sieĝo, malvolonte akceptis planojn pri kapitulacio de la registaro. Insurekcia registaro elektiĝis la 26-an de marto kun multaj unuarangaj respublikanoj kiaj Charles Delescluzes, Jules Vallès, kaj regis la urbon ĝis la "Sanga semajno" (22-a ĝis 26-a de majo 1871).

Tiuj eventoj multe impresis la tutan socian movadon dum sekvantaj jardekoj en Francio sed ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo. Lenin eltiris lecionojn el la malvenko de la Komunumo por sukcesigi la oktobran revolucion. Certe ankaŭ Karl Marx verkis pri la komunumo de Parizo kaj komentis ĝian fiaskon.

La verko de la Pariza Komunumo. redakti

Dum 72 tagoj, la Komunumo ellaboris kaj komencis uzon de la demokratia, sociala, humana verko kies moderneco, ankoraŭ alparolas nin, 140 jarojn post printempo 1871.

  1. Aŭtentika demokratio :
    • Elektitoj obeemaj al nepra mandato, eksigeblaj kiam ili ne alkonformiĝas al siaj devoj.
  2. Sociala agado :
    • Redukto pri laborodaŭro, en metiejoj de armiloj.
    • Abolo de noktolaboro en panejoj.
    • Nuligo de monpunoj, kaj salajradeduktoj.
    • Kooperativaj mastrumadoj en laborejoj forlasitaj de posedantoj (antaŭsignoj de memadministrado).
    • Senpagaj iloj kaj kuiriloj deponitaj en pruntoficejo.
    • Restarigo de moratorio koncerne luprezon kaj pagdatojn.
    • Rekvizicio de neokupitaj loĝejoj.
    • Kreado de dungoficejoj.
  3. La virina emancipado :
    • Kreado de unua popola feminisma organizo- Unuiĝo de virinoj por defendo de Parizo, kaj kuracado favore al vunditoj.
    • Salajra egaleco inter instruistinoj kaj instruistoj.
    • Divorcorajto, kaj konkubeco.
    • Kreado de virinaj memadministrataj laborejoj.
    • Starigo de profesia lernejo por junulinoj.
    • n kelkaj distriktoj, virinoj laboras pri municipa mastrumado.
    • Lukto kontraŭ prostituado, rigardata kiel formo de komerca ekspluatado de « homo far homo ».
  4. Fremduloj, kompletaj civitanoj.
    • Fremduloj, multnombraj partoprenas en la Komunumo, inter ili belgaj kaj luksemburgaj laboristoj, polaj revoluciuloj, garibaldianoj. La Komunumo konfidas al ili gravajn responsojn : Leo Frankel servas kiel ministro pri laboro. Ankaŭ la polaj generaloj Wloblewski kaj Dombrowski.
    • La komunumo estas por internaciismo, kaj elektas ruĝan flagon, flagon de universala Respubliko.
  5. Dispartigo de eklezio disde Ŝtato :
    • Dekreto de la 2a de aprilo1871 (34 jaroj antaŭ la leĝo de 1905).
  6. Senpaga kaj laika lernejo :
    • Starigo en distriktoj far elektitoj kaj asocioj de nova edukado
  7. La kulturo :
    • La federacio de artistoj elektas arton sen registara kuratoreco.
    • Komunumo denove malfermas muzeojn, bibliotekojn, teatrojn, organizas koncertojn, en « Tuileries ».
  8. Aliaj progresodecidoj :
    • Pensioj por edzinoj, aŭ kunulinoj, kaj infanoj de komunumanoj mortigitaj dum milito.
    • Proteste kontraŭ mortpuno, la gilotino estas bruligita..

Bildoj redakti

Unuaj eventoj
 
Virinoj kaj infanoj helpantaj preni du kanonojn de la Nacia Gvardio en Montmartre
 
Generaloj Lecomte kaj Thomas pafitaj en Montmartre post kiam iliaj trupoj aliĝis la ribelon (fotada rekonstruado, ne reala foto)
 
La Komunumo redonas laboristajn ilojn lombarditajn dum la sieĝo
Bataloj kaj detruoj
 
Barikadoj en Parizo
 
Detruo de la Kolumno Vendôme
 
Detruoj en Parizo, ĉi tie Urbodoma Korto Ludoviko XIV
Rezistado, subpremado, memoro
 
Afiŝo de la Komitato por Publika Bonfarto (Comité de Salut Public)
 
Komunumaj malliberigitoj marŝigitaj al Versajlo: ilustraĵo el moderna revuo
 
Memortabulo pri la subpremo de la Komunumo en tombejo Père Lachaise.
Grandaj figuroj
 
Auguste Blanqui, elektito, konsiderita kiel la plej elstara figuro de plejmulto de la parizanoj, malliberigita dum la eventoj.
 
Louise Michel, instruistino, elstara gvidantino, deportita en Nov-Kaledonio.
 
Jules Vallès, ĉefredaktoro de "Le Cri du Peuple", elektito, mortkondamnita, ekziliĝinta.
 
Charles Delescluzes, elektito, maljuna respublikano, mortinta sur barikado la 25-an de majo 1871.
 
Elisée Reclus, geografo, verkisto, nacia gvardiano, ekziligita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

En aliaj lingvoj redakti