La deshumanización del arte

eseo de José Ortega y Gasset de 1925

La deshumanización del arte (La malhumanigo de la arto) estas eseo verkita de la hispana filozofo José Ortega y Gasset en 1925. Oni konsideras tiun verkon kiel unu el la plej trafaj analizoj en la historio de la hispana pensaro pri estetiko, pri kiu Ortega y Gasset interesiĝis ofte en kelkaj verkoj. En tiu eseo, li cerbumas pri la elrompo kiun faras la novan avangarda arto kontraŭ la arta tradicio kaj pri ties ricevo fare de la publiko.[1] Laŭ Ortega, tiu juna arto estas ludema, ironia kaj malhumanigita (ne interesiĝas pri la problemoj de homoj). La homamasoj ne atingas tiun nivelon. Kvankam li parolas ĉefe pri plastikaj artoj, precize pri pentrarto, tiuj ideoj aplikiĝis ankaŭ al literaturo kaj utilis kiel ia teoria pravigo de la avangardismo de la Generacio de la 27a.

La deshumanización del arte
eseo
Aŭtoroj
Aŭtoro José Ortega y Gasset
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1925
Loko de rakonto España
vdr

La verko estis publikigita dekomence de la Revista de Occidente, titolita tiam «La deshumanización del arte e ideas sobre la novela» (La malhumanigo de la arto kaj Ideoj pri la romano).[2]

Referencoj redakti

  1. La deshumanización del arte Actualidad Nebrija, 17a de oktobro, 2016; alirita la 6an de aprilo 2024.
  2. «Vitalidad de la deshumanización del arte». Jorge Urrutia, Revista de Occidente, nº 300, Majo 2006 www.revistasculturales.com. Konsultita la 6an de aprilo 2024.